Skip to main content

Full text of "Kontakto - Numero 217 (2007)"

See other formats




_ _ M Jĝ 

■HT J ^ " .**■ 

V 

••! ■ .. . 

— U|,1'1 li 

- “Ht 

H E^ra 

■ ■ 

rp^? 

c .i^ET - 

J. ^- i JH i ll 

-r-*— 













Saluton! 

Estas ĉiam mia ĝojo, plezuro kaj honoro 
saluti vin, karaj legantoj kaj aŭtoroj, en la 
unua numero de la jaro! Dankon pro via 
membriĝo aŭ abono - aŭ re-membriĝo kaj 
re-abono - kaj viaj ĉiam bezonataj kon- 
tribuoj! 

Tiu ĉi numero ne havas fortan ĉefan 
temon - vi trovos artikolojn pri diversaj 
temoj: ekzemple, ligite al latemo “Mitoj”, 
atendas vin informoj pri la misterreligio, 
kiu havis la ŝancon fariĝi unu el la ĉefaj religioj de la mondo. Vi trovos 
ankaŭ originalan prozon el Niĝerio, Kazaĥio kaj Ukrainio, vojaĝajn rakontojn 
el Urugvajo, Vjetnamio kaj Benino, la komikson pri Rat-Man, recenzon, enig- 
mon kaj “bumerangojn” al la antaŭaj artikoloj. Krome, atendas vin nova 
rubriko - “Anguleto” (p. 15). 

Malfacilas kredi, sed baldaŭ estos jam du jaroj, ekde kiam mi loĝas en 
Usono. Dum tiu ĉi tempo mi edziniĝis, multe plibonigis mian anglan, vizitis 
kelkajn urbojn kaj nekalkuleblajn interesajn lokojn, konatiĝis kun multaj 
usonaj samideanoj (kelkaj el kiuj eĉ kontribuis al KontaktoI), trovis laboron 
en la Usona Ruĝa Kruco kaj eĉ sukcesis baldaŭ promociiĝi al la posteno de 
sekciestro. Kaj nun antaŭ mi staras iom malfacila tasko: konvinki la estro- 
jn de la organizo pri la neceso de alternativa transporto al la malfacile 
atingebla loko, kien translokiĝas mia laborejo. 

Eble por vi tio estos malkovro, sed la publika transporto funkcias mal- 
bone en la plej riĉa (supozeble) lando de la mondo pro diversaj, ĉefe, poli- 
tikaj, kialoj. La granda plejmulto de la usonanoj posedas aŭtojn, kaj la plej- 
parto de la “senaŭtuloj” revas finfine havi ilin kaj aĉetas je la unua okazo. 
Ĉi tie mi ne parolos pri la konsekvencoj de tio ĉi - ili ja estas konataj... 
Kompreneble, iuj homoj (kiel ni) intence elektas senaŭtan vivstilon, sed ili 
estas vere manpleneto. Do, kampanjante pri la alternativa transporto en 
mia laborejo, venis al mi la ideo dividi la spertojn pri aktivado en diversaj 
sferoj - ĉu ekologia, homrajta, lingvorajta aŭ iu alia - ja ni esperantistoj ofte 
aktivas en plej diversaj sociaj sferoj. Mi nepre skribos pri la sukcesoj (aŭ 
malsukcesoj) de tiu ĉi mia iniciato, kaj mi elkore invitas vin kontribui per 
artikoloj pri viaj spertoj kaj viaj kampanjoj - ĉu sukcesaj aŭ malsukcesaj. 
Tiel ni povu lerni unu de la alia - kaj kunlabori! Ni publikigos viajn artikol- 
ojn en diversaj numeroj tra la jaro aŭ eble eĉ faros specialan numeron 
“Kune - por pli bona mondo”. 

Ni tre atendas (kaj antaŭĝuas) ĉiujn viajn kontribuojn - ĉu pri la anonci- 
taj temoj aŭ ne, ja ĉiuj kontribuoj estas bezonataj! Agrablan legadon! 


_ <ENHAVO> _ 

“Se iu plago estus bremsinta la disvastiĝon de la kristanis- 


mo, la mondo fariĝus mitraisma” (Olivier Gaudefroy, 

Francio; Elena Plisko, Ukrainio/Rusio).3-4 

Zam, kreinto de Esperanto 

(Christian Lavarenne, Francio).4 

La Verda Mondo 

(Olŭbŭnmi Gabriel Osho-Davies, Niĝerio).5 

Ŝlosita seruro (Maksim Petrov, Kazaĥio).6-7 

Ŝi (Maksim Petrov, Kazaĥio).7 

Ekkonu Urugvajon! 

(Daniel Richard Bebelacqua Acosta, Urugvajo).8-11 

Por ŝatantoj de sudoko (Dmitrij Cibulevskij, Ukrainio).11 

Bonvenigaj ridetoj: invito al Vjetnamio - 

la lando de la 63a IJK (Hong Hac, Vjetnamio).12 

La ŝanĝo kiu (ne) gravas 

(Olŭbŭnmi Gabriel Osho-Davies, Niĝerio).12 

Brila juvelo en iom modesta muntaĵo 

(Paŭlo Moĵajev, Ukrainio).13 

Bumerange: Jam alia esperantiĝinta Ekotopio 

(Christian Lavarenne, Francio).13 

Bumerange: Metafanismo? 

(Wendel Teles Pontes, Brazilo).13 

Rat-Man: mitoj kaj veroj pri la 

musa itala super-antiheroo.14 

Anonce.14 

Angulego: Magia altiro (Aneta Ubik, Germanio).15 

Gratule, informe.15 

La festa etoso en Benino 

(Frangois Hounsounou, Benino).16 


Fotoj sur la kovrilo: kompleze de Hai Ly Lai Thi. Supre: golfo Halong, 
(maldekstre): Granda Teatro, (dekstre): Templo de Literaturo. 



Kiel sendi kontribuojn al Kontakto? 

✓ sendu prefere tekston originale verkitan en Esperanto aŭ 
foton/bildon memfaritan 

✓ se vi sendas tradukon, bv. indiki la originajn fontojn, lingvon 
kaj aŭtoron. Ĉe fabelo indiku, ĉu ĝi estas popola (kaj de kiu 
popolo) aŭ verkita de vi 

✓ Kontakto ne estas movada revuo, do ne sendu al ĝi pri- 
movadajn raportojn! 

✓ indiku, ĉu via artikolo jam aperis, aŭ estas proponata 
al alia revuo 

✓ fotoj devas esti bonkvalitaj, ne gravas ĉu nigrablankaj, 
ĉu koloraj. Ne forgesu aldoni la nomon de la artisto aŭ de 
la fotinto! 

✓ dikajn kovertojn prefere sendu registritaj. 

✓ rete bv. sendi vian artikolon kiel kutiman retmesaĝon 
aŭ RTF (bv. uzi x-kodon por supersignaj literoj); bildojn - 
kiel JPEG (150-300 dpi) 

✓ ilustraĵoj kaj adresoj en la interreto, kiuj rilatas al via 
temo, estas tre bonvenaj! Koran antaŭdankon! 


Temoj de Kontakto en 2007 

2007:2. LIBERO. 

2007:3. PARANORMALAĴOJ/MISTEROJ DE LA MONDO 
(1-a de majo, 2007). La homaro dum sia tuta historio provas trovi 
respondojn al la misteroj de la vivo kaj postmorta vivo, la naturo, 
la universo... Ni serĉas Atlantidon kaj provas trovi la respondojn 
al multaj demandoj de la homa ekzisto. Skribu al Kontakto pri la 
misteroj de la mondo, kiuj aparte intersas vin! 

2007:4. (eble) “KUNE - POR PLI BONA MONDO”. 

La temoj de la sekvaj numeroj ankoraŭ ne estas deciditaj. 
Proponu vian temon! Ĉiuj viaj artikoloj, ideoj, konsiloj, rimarkoj 
estas pli ol bonvenegaj kaj tre bezonataj! Kontaktu la redakcion 
laŭ la adreso: Kontakto, 16800 Phillips Rd. Alpharetta, GA 30004 
Usono; ret-adreso: <kontakto@tejo.org>. 












































“Se iu plago estus bremsinta la disvastiĝon de 
la kristanismo, la mondo fariĝus mitraisma” 



Olivier Gaudefroy, Francio; 
Elena Plisko, Ukrainio/Rusio 

La unuaj skribaj menciioj pri la 
veda dio Mitrao estas datitaj de 
1400 a.K. La adorado de 
Mitrao disvastiĝis de Hindio al 
Persio, kaj post la venko de 
Persio fare de Aleksandro la 
Granda, la Mitraa kulto dis- 
vastiĝis al la tuta helena, kaj 
poste - al la romia mondo. 
Konata kiel “Mitras” en la 
Romia Imperio, li reprezentis 
lojalecon al la imperiestro. 
Restaĵojn de mitraaj sanktejoj 
(“mitraejoj”) oni trovas en plu- 
raj landoj de Eŭropo kaj Azio - 
ekzemple, baziliko de Sankta 
Klemento en Romo, apud 
Koloseo, estas konstruita sur la 
loko de antikva mitraejo. 

La devenoj 

En la hindeŭropa pralingvo, 
la vorto “mitrao” signifas 
“interligo”, “kontrakto”, 
“ĵuro” - aŭ “amiko”. Mitrao 
estis bonvola dio, protektanto 
de la justeco kaj prizorganto 
de la ordo en la mondo, kaj 
samtempe li estis ankaŭ la dio 
deĵuro kaj de alianco. Laŭ leg- 
endo, Mitrao naskiĝis de vir- 
gulino en groto la 25-an de 
decembro kaj estis peranto 
inter Ahura Mazda, la ĉefdio 
de la antikva Persio, kaj la 
homaro. Li promesis sen- 
mortecon de la animo kaj estis 
konsiderata ankaŭ kiel resani- 
ganto kaj saĝulo - oni nomis 
lin “la bona paŝtisto”, “la 
Mesio” kaj “la savinto”. Lia 
sankta tago estis dimanĉo kaj 
li praktikis kun siaj disĉiploj 
ritojn de bapto kaj de komunio 
per pano kaj vino. 

Malgraŭ la religia reformo de 
Zoroastro en la sesa jarcento 
a.K., kiu deklaris ekziston de la 
sola dio - Ahura Mazda, kiu 
oponis al la malbona spirito - 
Mitrao tamen restis la dio de 
multaj homoj, ĉefe ŝafistoj kaj 
militistoj. Laŭ zoroastrismo, 
Mitrao estis kreaĵo de Ahura 
Mazda, kvankam en la persa 
kulturo Mitrao fariĝis kvazaŭ 
enkamiĝo de Ahura Mazda, kiu 
rolis kiel “Juĝisto de la Animoj” 
- la premianto de la bonaj kaj 




neniiganto de la malbonaj. 
Mitrao estis ĉioscia, netrompe- 
bla kaj senerara, ĉio-observanta 
kaj neniam ripozanta. 

Kiam la persaj kredoj enmi- 
gris la Sudan Eŭropon (plej 
verŝajne, importitaj fare de la 
soldatoj dum la militoj en la 
Oriento), ili facile asimiliĝis. 
Ekzemple, post la konkero de 
Persio fare de Aleksandro la 
Granda en la tria jarcento a.K., 
Mitrao asimiliĝis al Apolono. 
Poste, sub la romianoj, Mitrao 
fariĝis bazo de granda mister- 
skolo - tiun trajton la kulto de 
Mitrao ne havis dekomence. 
Ne eblas diri precizan daton, 
kiam aperis la mitraa mister- 
skolo. Laŭ Plutarĥo, tio okazis 
en la unua jarcento a.K., sed 
ekde la unua jarcento p.K. 
mitraismo havis pli kaj pli gra- 
van influon en Romio. 
Mitraismo atingis apogeon de 
populareco en la 3-4-a jarcentoj 
p.K., kaj ĝi estis plej populara 
inter la soldatoj kaj nobeloj de 
la Romia Imperio. La kulto 
estis precipe urba, kaj ankaŭ 
socie ĝi havis rimarkindan 
trajton: malgraŭ tio, ke la persa 
dio Mitrao dekomence prezen- 
tis kaj virajn kaj inajn principo- 
jn, virinoj ne estis akceptataj en 
tiun ĉi misterskolon. 

Post la akcepto de kristanis- 
mo fare de imperiestro 
Konstanteno la Granda en la 
frua 4-a jarcento, mitraismo 
rapide malkreskis, kaj ĝi tute 
malaperis post la dekreto de 
imperiestro Teodozio la Unua 
en 391, kiu malpermesis ĉiujn 
“paganajn ritojn”. 


Praktikoj 

Niaj scioj pri mitraismo 
estas bazitaj precipe sur la tro- 
vitaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj, 
ĉar preskaŭ neniuj sanktaj tek- 
stoj alvenis al ni, kaj ĉiuj ritoj 
estis sekretaj, kaj rivelitaj nur 
al malmultaj inicitoj. 

La religiaj praktikoj okazis 
en mitraejoj - speciale adapti- 
taj naturaj kavernoj aŭ artefar- 
itaj konstruaĵoj, imitantaj kav- 
ernon. Mitraejoj estis malhelaj 
kaj senfenestraj, eĉ kiam la 
konstruaĵo ne estis sub la tero. 
La konstruaĵoj konsistis el 
vestiblo (la “kaverno”), kun 
benkoj ĉe la muroj por la rita 
komuna manĝado, kaj la sank- 
tejo ĉe la fino, kun la altaro 
(estas notinde, ke la mitraejoj 
ne estis grandaj: ili estis faritaj 
por 30-40 viroj). Oni trovas 
restaĵojn de multaj mitraaj 
sanktejoj en ĉiuj lokoj, kiuj 
konsistigis la Romian 
Imperion. Iuj mitraejoj estis 
transformitaj en la kristanajn 
kriptojn. En ĉiuj mitraaj tem- 
ploj la honoran lokon okupas 
la bildo de Mitrao mortiganta 
la sanktan bovon asociitan kun 
printempo. En tiuj bildoj 
Mitrao portas frigian ĉapon 
kaj orientan pantalonon kaj 
rigardas aliloken. Sur la bildo 
aperas ankaŭ serpento, hundo, 
skorpio, korvo, pokalo kaj 
leono. Super Mitrao estas sim- 
boloj de la suno kaj la luno sur 
la stelplena ĉielo. 

Laŭ la mita kredo, Mitrao 
estis la dio aperinta por lukti 
kontraŭ la malbono kaj por 
proteki la mondon kontraŭ la 


sekeco, do, iusence li estis 
agrikultura dio. Li estas la 
venko de la lumo en tenebroj. 
Do multaj reprezentaĵoj de 
Mitrao, kiu buĉoferas la 
taŭron, reprezentas la savon de 
la mondo. La buĉofero donas 
al la mondo la necesan vivo- 
forton. En la greko-romia 
mito, de la korpo de la mor- 
tanta taŭro kreskas plantoj kaj 
bestoj. Kontraste en la persa 
mito, Ma (la luno) savas la 
esencon de la mortanta taŭro, 
kaj ĝi donas la vivon al ĉiuj 
bestaj kreaĵoj. 

Aliflanke, tiu sceno estas 
ankaŭ profunde kosmologia: 
David Ulansey en Scientific 
American (1989:6) proponis 
astrologian klarigon: bovo 
reprezentas la konstelacion 
Taŭro, Mitrao - la konstelacion 
Perseo, kaj ĉiuj aliaj figuroj 
prezentas aliajn konstelaciojn: 
Hidro (serpento), Granda (aŭ 
Malgranda) Hundo, Korvo, 
Leono kaj Pokalo. Laŭ multaj 
esploristoj, la mitraejoj estis 
faritaj kiel “modelo de la uni- 
verso”. Mitraa esoterismo ŝajne 
radikas en la neoplatona ideo, 
ke la moviĝo de la suno de unu 
solstico al la alia paralelas al la 
moviĝo de la animo de unu uni- 
verso al la alia, de antaŭekzisto 
- en la homan korpon - kaj 
tiam en la sekvan vivon. 

La mitraismo: religio de 
la misteroj 

De Oriento al Okcidento, 
mitraismo fariĝis, same kiel 
multaj aliaj kredoj, religio de 
misterskoloj. Dum sia inicado, 


rnitoj. 


numero 217 (2007:1) 






















la neofito devis pasi de mallu- 
mo al la lumo, do morti sim- 
bole por renaskiĝi en la nova 
vivo. La inicaj ritoj postulis 
kuraĝon kaj persistemon - 
eble ĝuste tio klarigas popu- 
larecon de mitraismo inter la 
militistoj. La inicitoj estis kon- 
sekrataj per siaspeca bapto kaj 
markataj per ruĝa fero. 

Inicado en la ritojn de Mitrao, 
same kiel inicado en multajn 
aliajn antikvajn filozofiajn 
skolojn, konsistis el tri gravaj 
gradoj, preparado al kiuj kon- 
sistis el sinpurigado, kreskigo 
de intelektaj kapabloj kaj rego 
de sia besta naturo. La inicitoj 
estis dividitaj en sep gradojn laŭ 
la hierarkio, verŝajne, ligitaj al 
la sep planedoj. Oni atendis, ke 


ĉiuj membroj progresos de la 
unua al la kvara grado, sed nur 
manpleno povis supreniĝi al la 
tri plej altaj gradoj. La mitraa 
komunumo estis estrata de la 
Patro, kiu portis ringon kaj 
bastonon, same kiel katolikaj 
episkopoj. Pro la manko de his- 
toriaj rakontoj kaj ĝenerala 
sekreteco en misterskoloj, ni ne 
povas esti certaj pri tio, kio estis 
rivelata al la inicitoj, sed oni 
scias, ke en la mitraejoj oni 
okazigis simbolajn komunajn 
manĝadojn kaj okazigis fes- 
tenon de senmorteco. 

Influo sur kristanismo? 

Mitraismo havis konsiderin- 
dan influon sur militistojn kaj 
nobelojn de Romio tiel ke ĝi 


preskaŭ fariĝis oficiala religio 
de la Imperio, kiam la impera- 
toro Aŭreliano (ĉ. 214-275) 
volis reunuigi la religian kon- 
scion ĉirkaŭ la sola sundio, la 
ĉefa dio de la romia panteono. 
Aŭreliano ne persekutis aliajn 
religiojn kaj kredojn, sed li 
ŝajne sekvis la principon: “unu 
dio, unu imperio”. Li volis 
doni al ĉiuj homoj de la 
Imperio - ĉu civiluloj aŭ solda- 
toj - kredon je la sola dio, sen 
perfidi iliajn proprajn diojn. 

Guste tiurilate franca filozo- 
fo kaj historiisto Ernest Renan 
(1823-1892) diris: “Se iu plago 
estus bremsinta la disvastiĝon 
de la kristanismo, la mondo far- 
iĝus mitraisma”. Kristanismo 
anstataŭis mitraismon, sed ties 
influo sur kristanismon estas 
tre granda. Ekde la jaro 600 
a.K., persa klerikaro de Mitrao 
celebris la diservon per vino 
kaj pano. “Tiu, kiu manĝas 
mian karnon kaj glutas mian 
sangon, loĝas en mi kaj mi 
loĝas en li”, diras mitraisma 
maksimo, kiu similas al tiu de 
eŭkaristio. Same kiel Kristo, 
Mitrao naskiĝis la 25-an de 
decembro, la tago de la renask- 
iĝanta suno en antikveco. 
Krome, la adeptoj festis ankaŭ 
la Renaskiĝon proksime al la 
tempo, kiam oni nuntempe fes- 
tas Paskon, praktikis ritojn de 
bapto kaj komunio kaj kredis je 
lasta juĝado kaj resurekto. Jen 
kiel resumas Encyclopaedia 
Britannica la similecojn inter 
kristanismo kaj mitraismo: 


“La frateca kaj demokratia 
spirito de la unuaj 
komunumoj, iliaj humila orig- 
ino; la identiĝo de la objekto 
de la adorado kun la lumo kaj 
la suno; la legendoj pri la 
ŝafistoj kaj iliaj donacoj kaj la 
adorado, la inundo kaj la 
arkeo; la reprezentado de la 
fajra ĉaro en la arto, la elpre- 
mo de la akvo de la roko; la 
uzado de sonoriloj kaj kande- 
loj, la sankta akvo kaj la 
komunio, la sanktigado de 
dimanĉo kaj de la 25-a de 
decembro; la insisto pri 
morala konduto, la emfazo de 
abstino kaj sinregado, la dok- 
trino pri la paradizo kaj la 
infero, la primitiva revelacio, 
la perado de la Vorto - Logos - 
elradiata de la sankteco, la 
pekliberiga ofero, la ĉiama 
batalo inter la bono kaj la mal- 
bono kaj la fina venko de la 
unua, la senmorteco de la 
animo, la lasta juĝo, la 
resurekto kaj la rekonstruo de 
la universo - tio ĉi estas nur 
kelkaj similaĵoj...”. 

Tamen, malgraŭ ĉiuj simi- 
laĵoj, estas ankaŭ profunda 
malsimilaĵo: se Mitrao sub- 
strekis militajn kaj virecajn 
valorojn, Kristo substrekis 
neperforton kaj kompaton. La 
kialo por preni simbolojn de la 
plej influa religio de la Romia 
Imperio eble estis ke, uzante 
tiujn ĉi simbolojn, la nova reli- 
gio povus pli bone reliefiĝi en 
la konscioj de la homaro. 


Zam, kreinto 

Christian Lavarenne, Francio 

UEA kaj multaj esperantistoj propa- 
gandas, kaj eble eĉ daŭre kredas, ke 
Esperanton kreis Zamenhof. Sed mi 
malkovris en la Biblioteko Hector 
Hodler, do en la Centra Oficejo mem 
en Roterdamo, malnovan dokumenton, 
kiu klare pruvas, ke temas pri sufiĉe 
nova mito, nur de la 19-a aŭ 20-a jar- 
cento. Jen la senŝanĝe reproduktita 
eltiraĵo el la fino de la atesto, en 1911, 
de la usona samideano Henry H. 
Barroll: 

“La lingvo marsa! ”, - mi ekkriis, - “do 
oni parolas tiun ĉi lingvon sur Marso? ” 

“Certe, kaj ankaŭ sur Venuso. Sed kial 
tio surprizas vin? Vi ankaŭ parolas la 
marsan lingvon.” 


de Esperanto 

“Jen kial! ”, - mi diris, mirigita, - “ĉar 
ĝi estas nia internacia lingvo, elpensita de 
Doktoro Zamenhof.” 

“Elpensita de Doktoro Zamenhof”, - li 
ripetis, dum rideto aperis tra lia larĝa 
vizaĝo. - “Aŭskultu! La marsa kaj venusa 
lingvo, kiun viĵus interparolis kun mi, jam 
ekzistas neŝanĝita de antaŭ dudek mil- 
ionoj da jaroj. Via Doktoro Zamenhof 
supozas, eble, ke li ĝin elpensis, tio nur 
atestas, ke li bone elfaris lingvon, kiu estis 
jam adoptita antaŭ milionoj da jaroj kiel 
la sola perfekta lingvo.” 

Lia trankvila, sed tute ĝentila maniero 
min silentigis. Li sidiĝis sur la seĝon de la 
maŝino (...) kaj, tuŝinte ian puŝbutonon, li 
rapide supreniris kun la maŝino, kiu 
baldaŭ estis ne plu videbla sur la blua 
ĉielo. 


RS. Mi nenion elpensis, sed nur kopiis el 
la 31-paĝa libreto Rakonto kaj aventuro, 
eldonita en Vaŝingtono de American 
Esperantist Co. La titolo de la novelo 
mem, ĉarma, sed iom malnoveca, estas 
“La Aviadisto de Marso”, kaj eble temas 
pri la unua scienc-fikciaĵo en Esperanto. 
Mi nenion trovis en Esperanto pri la 
aŭtoro. Laŭ la interreto, li tiam estis 60- 
jara, kaj li ankaŭ verkis Dibrell 
Genealogy (Genealogio de Dibrell) en 
1915. Li verŝajne estis sufiĉe fama homo, 
ĉar estas almenaŭ 375 gazetartikoloj pri li 
(aŭ lia edzino), interalie, en The 
Washington Post, 12-3-1910. Se iu scias 
pli pri li kaj lia esperantisteco, li bonvolu 
sendi la informojn al la listo 
ehist@yahoogroups.com (antaŭdankon). 

* Christian Lavarenne estas esploristo pri 
E-historio. 



mitoj. 


numero 217 (2007:1) 















Olŭbŭnmi Gabriel Osho-Davies, Niĝerio 

Mi estas maljunulino. Mia nepo, kiu venis 
hejmen por ferioj, kiuj daŭros unu semajnon, 
decidas viziti kun mi la faman Verdan Mondon. 
Mi devas diri ion, eble iom malĝentilan: se vi 
ankoraŭ ne aŭdis pri la Verda Mondo, mi 
opinias, ke vi ne estas moderna. Eĉ en miaj las- 
taj sur-teraj monatoj mi scias pri ĝi. Vizito al tiu 
fama loko eble estas la lasta plej grava afero en 
la lastaj kelkaj tagoj aŭ monatoj de mia vivo. Mi 
jam multe aŭdis pri ĝi, kaj ŝajnas ke mia vivo 
estus sen-signifa, se mi ne vizitus ĝin antaŭ la 
morto. 

Antaŭ unu semajno mia nepo jam aĉetis niajn 
biletojn, kaj pro tio ke ankoraŭ ne komenciĝis la 
sezono de aktiva ekskursado (ĉar ĉi-tempe nur 
studentoj havis mallongajn feriojn) ne estis tro 
malfacile eniri la Verdan Mondon. Ĉe la enirejo 
granda tabulo anoncas: “Helpu kulturi la Verdan 
Mondon!” 

Vere ĝi estas verda mondo. Mi neniam vidis 
ion similan dum miaj sur-teraj vojaĝoj. Ĉi tie 
troviĝas arboj, kies grandeco kaj aspekto mon- 
tras, ke ili estas kelkcent-jaraj. Troviĝas ĉiaj 
floroj, eĉ tiuj, kiuj nature ne kreskas en nia parto 
de la mondo. Ni vidis ankaŭ bestojn, eĉ tiujn, 
pri kiuj ni nur legis en libroj, tiujn, kiujn ne 
vidis kelkaj antaŭaj generacioj. Ni vidis hund- 
ojn kaj katojn, tiujn amikojn de homoj. Ni vidis 
elefantojn kaj leonojn, pri kiuj neniu el mia 
generacio kredis, ke ili vere ekzistis. Kiel oni 
sukcesis re-viv-igi tiujn mal-aper-intajn bestojn 
- mi tute ne scias, sed mi tut-kore laŭdas la reg- 
ist-aron pro la sukceso ŝanĝi la naturon kaj re- 
aper-igi la bestojn. 

Dum mi rigardas al ili, mia nepo montras 
alian pord-egon kun anonco, ke oni ne en-iru, 
krom se pro specialaj kialoj. Kio estas speciala 
kialo? La nepo demandis min, ĉu mi scias ion 
pri la loko. Mi respondis, ke mi tute ne scias, pri 
kio temas. Li petas min ek-sidi kaj for-iras por 
ek-scii ĉion pri la loko! 

Mi ne povas tro longe sidi. Mi aĉetis la bile- 
ton ne por veni kaj sidi. Mi ek-staras kaj al- 
proksim-iĝas al iu fiŝ-lag-eto. Same kiel ĉe aliaj 
lokoj en la Verda Mondo oni metis anoncon, kiu 
petas, ke oni ne kaptu fiŝojn. “Vere, la fiŝoj 
estas speciale dresitaj”, - mi diras al mi post 
mal-longa pri-studo de la akvaj bestoj. La plej 
amuza afero estas la ritmo, laŭ kiu ili naĝas. Mi 
ne certas, ĉu mi faris korektan kalkulon, sed ŝaj- 
nas al mi, ke la daŭro, dum kiu ili naĝas mal- 
supren kaj supren, estas ĉiam egala. Ĉiu fiŝo 
ŝajne ricevis specialan taskon moviĝi laŭ sia 
propra maniero, kiun la aliaj ne ripetu. 

Re-ven-inte al la loko, kie sidas mia nepo, 
atendante min, mi demandas lin: “Kial oni 
nomas tion la Verda Mondo, kvankam tio estas 
nur ĝardeno? Nu, nepo, ne mis-komprenu min, 
mi ne mal-estimas ĝin. ĉi estas bonega loko. 
Kaj mi pensas ke la loko, kiun ni ne povas en- 
iri, estas eĉ pli bona. Ĉu ne?” Mia nepo ame al- 
premas mian kapon al si kaj ek-parolas: 


“Pardonu avinjo, se vi estos sen-rev-ig-ita...” 

“Ne, tute ne!”, - mi levas mian kapon. “Mi ne 
estos sen-rev-ig-ita. ĉi estas bonega projekto 
kaj per miaj lastaj spiroj mi preĝos por ĝia 
sukceso. Nu, diru al mi ĉion pri la alia loko, 
kiun oni ne rajtas eniri!” 

Nu, mi ŝajne ne bezonas respondon de mia 
nepo. Gvidata de iu ne-esprim-ebla instinkto 
mi de-nove promenas preter la bestoj kaj vidas 
ĉion. Mi vidas ion, kion mi ne vidis antaŭe. 

Ho, mi jam estas tro maljuna por tia sperto. 
Mi ne povas el-teni tion. Dum mi re-venas al 
mia nepo, mi ne povas ne krii plore: “Via 
mondo estas malfeliĉa, mia kara. Vi scias tion, 
sed vi ne konsentas. Mi rimarkis ĉion: arte-far- 
itan kant-adon de la birdoj, la mekanikajn 
movojn de la okuloj kaj piedoj de la bestoj. Jes,' 
nepo, mi vidis ĉion. Vi havis la teron, sed vi 
detruis ĝin. Vi nun kulturas plastan mondon, la 
mondon el kaŭĉuko!” 

“Ĉu vi nun kulp-igas min pri ĉio?” - mia nepo 
demandas, iom kolere. 

“Ne vin persone. Ĉio komenc-iĝ-is jam gen- 
eraciojn antaŭ mia nask-iĝo. Sed ĉiu avara gen- 
eracio volis, ke la malfeliĉo falu sur la estontajn 
generaciojn!” 

“Do, avinjo, mi devas diri al vi ion, ĉar mi 
neniel povos pardoni min, se mi ne faros tion. Vi 
scias, ke mi en la lernejo studas besto- 
bredadon, kaj tie oni devas vidi verajn bestojn 
kaj kresk-aĵ-ojn. La pordo, kiun vi vidas tie, 
kondukas al la ĝardeno, kie troviĝas la lastaj 
kelkaj bestoj de nia malfeliĉa mondo. Estas eĉ 
mal-facile en-iri. Tre multaj paperoj estas 
bezonataj”. 

“Ho, kiel ŝanĝ-iĝ-is la mondo! Do nun la 
mondaj registaroj kulturas mondon el verda 
kaŭĉuko, tiel ŝajn-ig-ante, ke ne estas proble- 
mo! Ho, mi ne planis pas-igi miajn lastajn tag- 
ojn tiel. Bonvolu, ni iru hejmen”. 

Dum mia nepo gvidas min el la Kaŭĉuka 
Mondo, mi ne scias kial li ŝajne ne timas. La 
mondo, en kiu li loĝas, jam for-pasis! Li eble 
jam akceptis la gravecon de la problemo pri la 
mondo kaj pri-pensas ĝin, aŭ li tute ne rimarkas 
la problemon. 

Kaj jen per miaj lastaj spiroj mi preĝas por li 
kaj lia mal-feliĉ-ega generacio, ke ili ricevu la 
ĉielan kompaton. 


generacio - ĉiuj homoj, kiuj naskiĝis proksimume en la 
sama tempo; ekzemple, fratoj apartenas al la sama i 
generacio, dum la gepatroj kaj iliaj infanoj - jam al 
diversaj 

elefanto - la plej granda sur-tera besto 
leono - granda kat-simila, “reĝo de bestoj” 
laŭdi - diri al iu bonajn vortojn pro bone farita laboro 
dresi (bestojn) - instrui al bestoj iujn taskojn kaj spe- 
cialajn movojn, kiujn ili nature ne faras 
revo - penso pri tio, kion oni ne havas, sed tre volas 
havi 

instinkto - (ĉi tie) kontraŭ-vola deziro fari ion, kion ni 
ne komprenas 

detrui - neniigi, mal-fari, fari ion malbona, ne-uz-ebla 
plasto, kaŭĉuko - modernaj nenaturaj materialoj 
avara - kiu ne volas doni ion sian al aliaj homoj, havema 
bredado - zorgado pri bestoj, ke ili vivu bone kaj havu 
multajn idojn 




j* 






numero 217 (2007:1) 


Betetre. 









Ŝlosita seruro 


Maksim Petrov, Kazaĥio 

Verŝajne venis tempo rakonti pri okaz- 
intaĵo kun homo, kiun mi konis. Lia nomo 
estis Paŭlo. Lige al tiu ĉi evento aperis 
multaj elpensaĵoj kaj onidiroj; se la histo- 
rio okazus en granda urbo, pri ĝi jam sek- 
vatage skribus ĉiuj poramasaj gazetoj. 
Sed nia urbeto estas malgranda kaj ĉi tie 
oni eldonas nur unu gazeton - “La nova 
vojo” (ĝi estas jam sepdekjara, sed “la 
vojo” estas same “nova”), en kiu oni pub- 
likigas nur unuformajn edifajn artikolojn 
pri interna politiko de la ŝtato kaj krim- 
kronikon. La urbeto estas kvieta, provin- 
ca, tial ĉi-loke malofte okazas io neordi- 
nara. 

Dum lernado en urba teknika lernejo mi 
eksciis pri unu studento de energetika 
fakultato. Tuj post kiam li komencis la 
lernadon en ĉiuj grupoj aperis paroladoj 
pri strangaĵoj de tiu ĉi junulo. La unua 
atentinda afero estis lia parolmaniero. Lia 
parolo estis rigore kontrolita de la leksika 
vidpunkto: eĉ ne unu slanga kaj tiom pli 
insulta vorto. Sed ni ja tiam estis 
adoleskantoj kaj permesis al ni grandan 
familiarecon - ni povis laŭte ridegi, 
senĝene gestadi, eldiri maldecajn ŝerc- 
ojn... Li tamen neniam permesis al si ion 
similan. Ankaŭ lia solecemo aspektis 
strange: li ne ekhavis en la nova loko 
amikojn, kiel faris la aliaj. Kiam ni devis 
atendi instruiston kaj staris apud fermita 
pordo, li preferis foriri ien en alian ejon aŭ 
eĉ etaĝon. 

Komence tio mirigis ĉiujn, kaj poste 
aparte viglaj sudentoj dum la interlecionaj 
paŭzoj komencis la pridemandadojn, 
ĉirkaŭante lin. Mi ne scias, pri kio estis la 
demandoj, sed post iom da tempo mi 


eksciis: kiam oni traktis Paŭlon malĝen- 
tile (tio komenciĝis post kiam oni kon- 
vinkiĝis pri lia toleremo al homoj) aŭ eĉ 
pugnofrapis lin dum leciono, li ne rebatis 
responde. Nur demandis: kial oni faras 
tion? Sed niaj facilanimaj studentoj reeĥis 
proksimume tiel: “Ĉar vi estas... (kaj iu 
kruda vorteto)”. Responde li nenion diris, 
forturnis sin kaj daŭre okupiĝis pri pro- 
praj aferoj aŭ foriris. Estas interese, ke li 
neniam plendis al iu. 

Nur nun, rememorante ĉion, kio okazis, 
mi povas pli-malpli certe diri, kial li tiel 
agis. Ŝajnas al mi, ke li estis tiel 
indiferenta al ni pro du kaŭzoj. Unue, ĉies 
malrespekto kaj mokoj igis lin rilati al ni 
kiel al la homoj, kiujn ne meritas lian 
komunikadon. Tio estas natura kaj eviden- 
ta: kiam homo ne trovas komprenon en iu 
medio, li serĉas alian komunikadon - aŭ 
kun aliaj homoj, aŭ okupiĝante pri la ŝata- 
ta afero, por ne senti sin soleca. Due... 
sed mi rakontos laŭ la ordo. 

Tiel pasadis tempo, kaj ĉiuj jam alku- 
timiĝis al tio, ke ĉiutage Paŭlon mokas ĉiu 
deziranto, kaj li toleras ĉion. Certe li ne 
eltenis tute rezignacie niajn “surprizojn”, 
kaj povis iufoje diri kelkajn frazojn pri nia 
nepraveco... Sed ne pli, ĉar la forton li 
neniam uzis. Kiel ĉio ĉi finiĝus, mi ne 
scias, sed poste okazis io neatendita. 

Komenciĝis somero, finiĝis la unua 
stud-jaro, kiam ni eksciis, ke mortis lia 
patro. Sed ne li mem diris tion; ni aŭdis 
tiun onidiron jam post la enterigo. Tamen 
lia sinteno ne ŝanĝiĝis, kvankam aperis 
elpensaĵoj pri lia baldaŭa foriro al inter- 
nulejo, ĉar aliajn parencojn li ne havis. Ni 
malklare konsciis, kiel malfacila estis ĉio 
ĉi por li: trafi fremdan medion, komenci 
ĉion denove - post ĉiuj malbonaj 


okazaĵoj, spertitaj inter ni. Sed Paŭlo, eĉ 
se lin turmentis la timo pri propra fŭturo, 
neniel elmontris sian animstaton. Tamen, 
ĉu bone ni konis lin? 

Pasis ĉirkaŭ dek tagoj post tio. Nia 
grupo kolektiĝis antaŭ komenco de 
leciono en unu el klasĉambroj; tie staris 
ŝaltita televidilo. Tiutempe en televido 
estis montrata iu japania animacia filmo - 
io fantazia, pri kosmo, pri paca futuro de 
la homaro... La filmo neniun el ni mal- 
trankviligis aŭ altiris: ordinara filmo, pli 
preferinda por infanoj, ol por ni, “veraj 
viroj”. Sed Paŭlo, kiel mi komprenas, 
simple enamiĝis al ĝi kaj rigardis la ekra- 
non sen formovi la okulojn. Tiutempe la 
ĉambron komencis plenigi la grupanoj. 
Kreskanta bruo, senorda babilado, ridek- 
splodoj malhelpis Paŭlon aŭskulti, kaj li 
alsidiĝis pli proksime al la televidilo. 
Poste Paŭlo ekstaris tute apud ĝi. Ĉiuj, 
certe, turnis la atenton al la interesiĝo pri 
la porinfana amuzaĵo. Kiel kutime, ekso- 
nis mokaj demandoj, krudaj ŝercoj pri 
okazaĵoj en la ekrano. Komence Paŭlo 
penis fiksaŭskulti la televidilon, sed poste 
subite turnis sin al ni. Li rigardis sen sia 
kutima apatia pacienco. Kun domaĝo kaj 
eĉ incitite li diris: “Mi tuj finrigardos!” 
Tuj aŭdiĝis duonŝercaj-duonseriozaj 
minacoj al lia adreso... sed li nur 
ĝibetiĝis, proksimiĝis al la televidilo kaj 
apogis sin sur ĝia korpo. 

Tiumomente la lumo estingiĝis. En fal- 
inta duonmallumo akute ekkriis la knabi- 
noj, ekbabilaĉis la buboj. Iu elkuris en la 
koridoron por reŝalti elektron. Kiel evi- 
dentiĝis, okazis bagatelo - pro superŝargo 
malŝaltigis la aŭtomata gardilo. Kiam (nur 
post dek minutoj) la lumo reaperis, evi- 
dentiĝis, ke la televidilo montras jam 
nenion plu. Nur tiam oni rememoris, ke la 
lasta rigardanto estis Paŭlo. Kaj tuj post la 
ĝojo pri la trovo de la kulpulo, oni subite 
komprenis, ke li malaperis. Li reaperis en 
la lecionoj nek tiutage, nek sekvatage, nek 
post semajno. Paŭlo foriĝis por ĉiam. 

Oni serĉis lin dum kelkaj monatoj. La 
versio pri lia forkuro altrudiĝis per si 
mem: kaj lia patro mortis, kaj al la inter- 
nulejo li devis transiri, kaj ankaŭ la telev- 
idilon li difektis... Aliflanke, ĉiuj sciis, ke 
Paŭlo havis kvietan, modestan karakteron, 
kaj jen tiel subite ekkuri neniu scias kien 
- tio estus nekredebla. Kien kaj por kiom 
da tempo li povus foriri sen mono, sen 
dokumentoj? Tamen, oni neniam trovis 
lin, li malaperis senspure. Tiam, en kabi- 
neto, li eĉ lasis propran librosakon, kaj tiu 
ago ne estis karakteriza por li. 

Onidiroj cirkulis longe, kaj en la tekni- 


betetre 


numero 217 (2007:1) 








ka lernejo, kaj en la urbo. Iufoje estis 
eldirita tute fantazia supozo - kvazaŭ 
Paŭlo tiam “foriris” trans la televidilon en 
alidimensian mondon. Tion, certe, kredis 
neniu; la plimulto emis akcepti la opinion, 
ke li simple forkuris. Se paroli pri mi... 
mi foje pretas ekkredi, ke Paŭlo “foriris” 
en ekranon de la televidilo - kaj jen kial. 

Kio mirigis ĉiujn en lia sinteno rilate al 
la ĉirkaŭuloj? Lia rezigneco, apatiemo, 
indiferenteco. Oni pri li ridis, oni 
humiligis lin, sed Paŭlo ne reagis al tio. 
Certe, li ofendiĝis, sed ne tiom forte por 
restarigi la perditan dignon per fizika 
forto. Tamen tiam, en sola kaj lasta fojo, 
ni rimarkis en lia sinteno ian mal- 
trankvilecon, allogiĝon, eĉ pasion - kaj 
pro kio? Pro iu filmo? 

Lia konscio estis strange “renversita” - 
al realo li rilatis kiel al nerealo kaj inverse. 
Li pli fidis elpensaĵojn, ol realecon. Ju 
malpli li certis pri realo, des pli mergiĝis 
en revon. Eblas, ke tio estis revo pri la 
mondo, kie li vivus inter bonaj homoj, 
estus egala al ili, fine trovus veran libere- 
con, amikecon, feliĉon... ĉion, kion li ne 
havis ĉi tie. Tiam lia racio, rompetita fare 
de vico de malfacilaĵoj, jam rezignis 
akcepti kaj pripensi pluajn malsukcesojn. 
Kaj lia koro, kaŝita de ĉiuj, forbrulinta pro 
neefektivigeblaj deziroj pri konsolo, 
subite eksplodis, ekardis je varmega 
deziro pri liberiĝo. Tiu ĉi impeto estis tiel 
forta, ke ĝi disfaligis la murojn, kiuj lin 
ĉirkaŭis. 

Mi ne kredas je lia morto. Li foriris 


ien... Ĉu vere en tiun mondon, unu el aro 
da eblaj, kiuj iam ajn ekzistis aŭ ekzistos 
en realo aŭ en ĉiuj homaj elpensaĵoj, eĉ en 
la plej nekredeblaj? 

Ĉiuj ni, homoj, ĉiam hastantaj en van- 
taj persekutoj de la plej necesaj (kiel al ni 
ŝajnas) aĵoj, neniam aŭ preskaŭ neniam 
eĉ malklare komprenas iluziecon de nia 
ekzistado. Necesas io surdiga, faliga, por 
ke ni vekiĝu kaj provu ekvidi la mondon 
veraspekte. Kio bezonatas por ekkoni la 
sencon de la vivo? Ĉu la morto, ĝia 
alproksimiĝo? ĉi estas ja tro kruda pro- 
cedo rememorigi pri la eternaj veroj... 
Sed estas tiaj homoj, kiuj dekomence 
sentas kaj komprenas propran ekzistadon; 
ili scias, kial kaj por kio ili vivas, ne per- 
dante el vido inter ĉiuj ventoj kaj nebuloj 
la eternan celon ie trans horizonto de la 
vivo. Ili scias, ĉar ili kredas. Tiaj homoj 
estas tre malmultaj. Kaj jen la vortoj nur 
pri unu: 

“Per la fido Ĥanoĥ estis transportita, 
por ne vidi morton; kaj li ne estis trovata, 
ĉar Dio lin transportis.” (Hebreoj, 11:5). 

Certe, foriro for de la realo atestas pri 
propra senforteco antaŭ malamika 
mondo. Kaj se Paŭlo ne humiliĝus, ne 
ĉesus lukti, li certe venkus! Tamen, kion 
mi scias pri li por paroli tiel? Li havis 
maloftan talenton - kapablon sincere kaj 
senrezerve kredi. Se tiam iu subtenus lin, 
li verŝajne povus krei multon en sia vivo. 

Mi tre kulpas antaŭ vi, Paŭlo. 

Kia estus vi, se vi revenus? 


Ŝi 

Maksim Petrov ; Kazaĥio 

Mi scias certe - ŝi amas min. 

Kiam mi venas en ŝian hejmon, ŝi tuj 
eliras renkonten al mi, emocie kaj 
atendante rigardas min. Mi eksidas sur 
fotelon kaj ŝi iras al mi por eksidi ĉe 
mian sinon. Premiĝante al mi tutkorpe, 
ŝi kviete kaj kareseme paroladas al mi 
ion, kaj mi karesas ŝiajn kapon, dor- 
son, admirante ŝiajn verdajn okulojn. 
Responde al miaj tuŝoj ŝi ofte kisas 
miajn manojn. Ankaŭ mi rakontas al ŝi 
pri io, kaj ŝi silente aŭskultas, fermet- 
inte la okulojn. 

Kiam mi kuŝiĝas en liton por dormi, 
ŝi jam apudas. Ŝi metas sian kapeton 
sur mian bruston kaj petas kareson. Mi 
ne igas ŝin atendi min. Ŝi kuŝas apud 
mi, plilongiĝinte tutkorpe, kaj mi 
komencas karesi ŝiajn ŝultrojn, brus- 


ton... Ŝi ege ŝatas, kiam mi ame tuŝas 
ŝian ventron. Ĉi-momente ŝi simple 
ĝemas pro ĝuo. Foje ni ŝerce luktas 
kune. Kaptinte ŝin, mi forte ekpremas 
ŝin en mia ĉirkaŭpreno. Ŝi elŝiriĝas, 
gratante min per siaj maldikaj, sed for- 
taj fingroj, mordas miajn manojn. Poste 
ŝi kisas la mordlokojn, kvazaŭ petante 
pardonon. Fine ni endormiĝas. Ŝi 
kuŝas, alpreminte sian varman korpon 
al mi. Matene ŝi vekas min per siaj 
tuŝetoj, vokante min por matemanĝo. 

Antaŭe mi vizitis ŝin ĉiusemajne, sed 
nun, pro la okupiteco, malpli ofte, ol 
unufoje dum monato. Certe, mi scias, 
ke ŝi havas aliajn virojn. Sed nur apud 
mi ŝi sentas sin virino, sed ne simple 
ino por siaj amorantoj. Kaj tutegale ŝi 
atendos min, kaj ĉiufoje reeĥos kun 
ĝojo, ekaŭdinte, ke mi vokas ŝin per la 
nomo. Ŝi ne vidas miajn difektojn, 
ŝatante min simple pro tio, ke mi estas 
ĉe ŝi. Mi tre bedaŭrus se ŝi subite 
malaperus por ĉiam. 

Jen tia estas ŝi - mia amata katino. 



| Bumerange | 

“Metafanismo”? 

Wendel Teles Pontes, Brazilo 

Mi volus opinii pri la artikolo “Mistero: 
vitro, kiu venas... el la kapo?” Se la priskribi- 
ta fakto ne estas trompo, ni povas konsideri 
ĝin parapsikologia fenomeno. En tiu scienco, 
kiam homo elpuŝas objektojn el sia propra 
korpo, la okazaĵo nomiĝas “ metafanismo" 
(ĝi ne estas PlV-a vorto - Red.). Fakte, 
metafanismo inkluzivas ankaŭ aliajn fenom- 
enojn: kiam homo malaperas kaj aperas en 
alia loko, kiam sango aŭ aliaj substancoj de 
iu homo aperas en aliaj objektoj proksime al 
li/ŝi. Tiuj viroj aŭ virinoj, kiuj respondecas 
(ofte senkonscie) pri tiuj nenormalaj faktoj, 
nomiĝas PSI-agentoj (“psi” devenas de la 
radiko “psiko”, kiu signifas menso), aŭ, laŭ 
kelkaj kredoj, mediumoj. En la parapsikolo- 
gia verkaro estas multaj mencioj pri tiuj neor- 
dinaraj fenomenoj. Bedaŭrinde, mankas 
fakvortoj en Esperanto, kiuj permesas disku- 
ti tiajn ideojn. Sed la cirkonstancoj gvidas nin 
al tiu klarigo. 




Setetre. 


numero 217 (2007:1) 















Urugvajo | 


Tradiciaj karnavalaj stratmuzikistoj en 


Daniel Richard Bebelacqua Acosta, 
Urugvajo 

Hodiaŭ mi invitas vin konatiĝi kun mia 
patrujo - Urugvajo, eta lando en Suda 
Ameriko. Unuavide Urugvajo aspektas 
kiel normala eta lando, sed kiam oni 
ekkonas ĝin, oni trovas, ke ĝi estas mult- 
flanke kontrasta lando. 

Urugvajo: Kio ĝi estas? Kie ĝi 
estas? 

Havante la areon de ĉ. 177 mil kv. km, 
Urugvajo estas la plej eta lando de 
Sudameriko. Tamen la landoj-najbaroj 
estas la plej grandaj: okcidente Urugvajon 
limas Argentino, norde kaj oriente - 
Brazilo. Sude la limoj estas la Atlantika 
Oceano kaj la Rio de la Plata (Rivero de 
Mono aŭ Rivero de la Arĝento - en mia 
lando familiare oni nomas monon arĝen- 
to). La limon inter Argentino kaj Urugvajo 
formas du riveroj: la jam menciita Rivero 
de la Arĝento kaj Rivero Urugvajo, kiu 
alfluas la Riveron de la Arĝento kaj kiu 
donas la nomon por la tuta lando (la plena 
landnomo estas Orienta Respubliko de 
Urugvajo). Fakte la Rivero de la Arĝento 
estas tro larĝa por nomi ĝin rivero, sed ĝi 
ankaŭ ne estas maro. La indiĝenoj 
nomadis ĝin antikve “Parana Guazŭ”, tio 
signifis “rivero tiel larĝa kiel maro”. Tiu 
rivero alfluas la Atlantikan Oceanon. 

Geografie kaj ekonomie 

Urugvajo ne havas montojn. La plej alta 
monteto estas proksimume 520 metrojn 
alta. Bonŝance, urugvajanoj konas nek 
tertremojn, nek martremojn, nek vulkan- 
ojn, nek uraganojn. Nur unu aŭ du fojojn 
dum la antaŭa jarcento falis iomete da 
neĝo en iu eta loko de nia lando. La kli- 
mato estas varmeta: en la suda parto de la 


lando vintre la temperaturo nur malofte 
falas sub nulon, kaj somere la plej altaj 
temperaturoj estas 36-37 gradoj C. En la 
norda parto pro la pli seka klimato la vin- 
tro estas iom pli malvarma, kaj somero 
estas iom pli varma, ol en la suda parto. 

Malgraŭ la relative granda areo de la 
lando (nur laŭ la eŭropaj mezuroj, ĉar por 
Sudameriko tio tute ne multas), la tuta 
loĝantaro estas malpli ol 4 milionoj da 
homoj. 

Administre Urugvajo estas dividita en 
19 partojn (departementojn). Ĉiu departe- 
mento havas kelkajn urbojn kaj urbetojn. 
La plej eta departemento estas 
Montevideo, kies unusola urbo ankaŭ 
nomiĝas Montevideo. Malgraŭ la area 
eteco de la departemento, Montevideo 
estas la plej granda urbo kaj la ĉefurbo de 
la lando, kaj ĉi tie aperas la unua kon- 
trasto: Montevideo (urbo) havas ĉirkaŭ 
1,5 milionojn da loĝantoj: preskaŭ 
duonon de la tuta urugvaja loĝantaro. 

La dua kontrasto: la ĉefaj eksportaĵoj de 
Urugvajo estas produktoj de agrikulturo 
kaj bestobredado, tamen preskaŭ 90% de 
la loĝantaro vivas en urboj, kaj ĉiutage pli 
kaj pli da homoj movas sin de la kamparo 
al la urboj. 

Socie kaj edukade 

Ankaŭ ĉi tie oni facile trovas kontrast- 
ojn. Urugvajo ne estas disvolviĝinta 
lando, sed oni trovas en ĝi kelkajn tipajn 
trajtojn de la evoluintaj landoj. 
Proksimume 99% de la loĝantaro (se 
kalkuli la personojn, pli aĝajn ol 6-jaruloj) 
scipovas legi. La relativa kvanto de 
kuracistoj estas granda, tial la atendata 
vivo-daŭro estas apenaŭ malpli granda ol 
en multaj eŭropaj landoj. Pro tio la pli 
granda parto de la loĝantaro de Urugvajo 
ne estas juna. 


8 


cirhaŭ (a mondo 


En Urugvajo ekzistas privata kaj publi- 
ka edukado. La ŝtata (publika) edukado 
estas senpaga kaj konsistas el kelkaj 
ŝtupoj: prizorgado de 4- kaj 5-jaraj 
infanoj, baza kaj meza lernejoj kaj univer- 
sitato. La vizitado de la baza lernejo (kie 
la studado daŭras 6 jarojn) estas deviga. 
Bazaj kaj mezgradaj lernejoj ekzistas en 
la tuta lando, multas ankaŭ diversaj liceoj 
kaj teknikaj lernejoj, tamen universitato, 
bedaŭrinde, ekzistas nur en la ĉefŭrbo. 

Lastatempe oni povas vidi, ke la regis- 
taro ŝajne volas, ke edukado iom post iom 
transiru al privataj manoj. Dum unuflanke 
multaj instruistoj ne havas laboron, la 
nunaj reguloj diras, ke lerneja klaso 
(grupo) devas enhavi ĉirkaŭ 35 aŭ 40 ler- 
nantojn. Pro tio multaj lernejoj, kie, 
laŭdire, estas tre malmulte da lernantoj, 
estas fermataj. Tiu situacio igas la homojn 
sendi siajn gefilojn en privatajn lernejojn, 
kiuj ĉiam pli kaj pli multas. Sed de tago al 
tago ili estas ankaŭ pli kaj pli kostaj. 
Tamen en la ŝtataj lernejoj la nombro de 
lernantoj en klaso konstante pligrandiĝas, 
pro kio la edukad-kvalito falas. 

Historie 

La historio de Urugvajo ne estas tro 
longa. Antaŭ ol hispanoj malkovris 
Amerikon, en la lando loĝis nur kelkaj 
indiĝenaj triboj. Ne temas pri evoluintaj 
triboj kiel inkaoj, majaoj aŭ aztekoj, - ĉi 
tie loĝis pli simplaj gentoj, famaj pro 
kuraĝo kaj amo al sia tero. Tamen, mal- 
graŭ la braveco, preskaŭ ĉiuj niaj 
indiĝenoj estis mortigitaj. La lastaj el ili 
estis mortigitaj pro perfido de unu el niaj 
unuaj prezidentoj dum la liberiga milito - 



numero 217 (2007:1) 


















jen kontraŭdiro, ja la indiĝenoj ĉiam 
helpis batali kontraŭ la konkerintoj. 
Ankaŭ nia plej granda heroo, Jose [ĥose] 
Gervasio Artigas, ĉiam apogis la libere- 
con kaj indecon de la indiĝenoj. 

Antaŭ la sendependiĝo de Urugvajo la 
lando estis konkerita de hispanoj, portu- 
galoj, brazilanoj, angloj kaj aliaj koloniis- 
toj. Jam menciita heroo Artigas estris la 
luktadon kontraŭ la konkerintoj en 1811. 
Li instruis al la urugvajanoj la ideojn pri 
libereco, penis ebligi liberan ter-uzadon 
kaj edukadon por ĉiuj. Artigas volis fari 
grandan patrujon inter Urugvajo (kiu tiam 
nomiĝis “la orienta ter-strio”) kaj kelkaj 
argentinaj provincoj, tamen li estis venki- 
ta kaj li kun siaj homoj iris for el 
Urugvajo dum la t.n. “Amaseliro de la 
Orienta Popolo”. Poste li revenis kaj daŭre 
batalis, sed post multaj perfidoj li defini- 
tive foriris en Paragvajon. 

Tamen liaj ideoj kaj idealoj restis, kaj 
kelkajn jarojn poste Juan [ĥuan] Antonio 
Lavalleja [lavaljeĥa] kun malmultaj homoj 
(kiuj poste estis nomitaj “la 33 orien- 
tanoj”) denove eniris Urugvajon el 
Argentino kaj komencis la rekonkeron de 
la lando. Multaj homoj aliĝis al li kaj fine 
la 25-an de aŭgusto 1825 Urugvajo estis 
deklarita sendependa. Kelkajn jarojn poste 
estis akceptita la unua konstitucio. De tiam 
ĝis nun multaj gravaj homoj agis en la 
lando. Kleraj urugvajanoj estis: Jose Batlle 
y Ordonez [ĥose batlje i ordonjes] - prezi- 
dento en la unua duono de la 20-a jarcento, 
respondeculo pri la labora reformo; Jose 
Pedro Varela [ĥose pedro varela] - politik- 
isto, kiu luktis por ke la publika urugvaja 
edukado estu senpaga, laika (nereligia) kaj 
deviga, almenaŭ por la baza lernejo; Jose 
Enrique Rodo [ĥose enrike rodo] (verkisto 
kaj filozofo) kaj multaj aliaj. 

Dum la 20-a jarcento la lando spertis 
kelkajn diktatorajn reĝimojn. La lasta kaj 
eble la plej grava daŭris de 1973 ĝis 1984. 
Dum tiu tempo multaj homoj estis malape- 
rigitaj aŭ rekte mortigitaj. Nun la civitanoj 
estas en la lasta fazo de reunuiĝo de la 
popolo post la diktatora reĝimo: la regis- 
taro kreis “komisionon pri la paco”, kiu 
intencas malkovri la destinon de ĉiu “mala- 
perinto”. La militistoj, kulpaj pri la antaŭa 
reĝimo, rakontas al la komisiono ĉion, kio 
okazis, sed ili ne estas juĝataj. Kiel ni scias 
nun, ĉiuj plenkreskaj malaperintoj estas 
mortaj, kaj multaj malaperintaj infanoj 
estis donitaj al aliaj familioj (urugvajaj kaj 
argentinaj). Iom post iom kelkaj geavoj 
povas konatiĝi kun siaj genepoj, kiuj loĝas 
kun aliaj familioj. Malgaja historio, sed 
almenaŭ kun trankvila fino. 



Placo Gomensoro en Pocitos (Montevideo) 


Turisme: multaj vidindaĵoj 

Por tiuj, kiuj ŝatas maron kaj sunon, 
Urugvajo havas multajn plaĝojn. Elstaras la 
ripoz-loko Punta del Este (“Pinto de la 
Oriento”), kie somerumas tre konataj 
homoj el la tuta mondo; la urbo havas ankaŭ 
aktivan noktan vivon. La urbo famas pro 
tio, ke ĉi tie unuiĝas la Rivero de la Arĝento 
kaj la oceano. Ĉe la okcidenta marbordo de 
Pinto de la Oriento, la plaĝoj havas dolĉajn 
kaj trankvilajn akvojn el rivero, dum ĉe la 
orienta marbordo plaĝoj havas salan akvon 
el oceano kaj grandajn ondojn. En la 
departemento Rocha [roĉa] (kie, interalie, 
oni parolas la hispanan lingvon plej bone en 
la lando) troviĝas fama ripoz-loko La 
Paloma (“La Kolombo”). En la norda parto 
de la lando troviĝas multaj banejoj kun 
nature varmaj akvoj, varmigitaj de la 
bonkora patrino Tero. 

Antaŭ nelonge en la lando aperis novaj 
turismaj proponoj: ekologia turismo kaj tur- 
ismaj kampobienoj. Temas pri kampobienoj 
aranĝitaj por ĝui la etoson de la naturo. Iuj 
el ili fŭnkcias kvazaŭ hoteloj, kie loĝantoj 
povas ĝui komforton, troviĝante meze de 
kampara medio. La aliaj proponas diversajn 
aktivaĵojn por amuzi turistojn (rajdadojn, 
promenadojn, naĝadon); aldone, en multaj 
bienoj oni povas por amuzo provi sin en iuj 
kamparaj laboroj (ekz., melki bovinojn, 
kapti fiŝojn, haki lignaĵon aŭ partopreni 
ĉas-ekskursojn). 

Malgraŭ tio, ke la lando estas relative 
juna kaj la konstruaĵoj estas plejparte 
modernaj, ankoraŭ restas vizitindaj lokoj 
kun malnovaj konstruaĵoj de la tempoj, 
kiam eŭropanoj komencis loĝi ĉi tie. La 
departemento Colonia [Kolonja] havas 
kelkajn urbojn kun multaj antikvaj kon- 


struaĵoj. La urbo Colonia Suiza [kolonja 
suisa] (“Svisa Kolonio”) estis fondita de 
la unuaj svisoj, kiuj loĝis ĉi tie. La kon- 
struaĵoj estas tipe svisaj kaj multaj el iliaj 
loĝantoj konservas la svisajn tradiciojn 
(inkluzive bongustajn svisajn manĝaĵojn). 

Aparte vizitinda loko por esperantistoj 
(kiuj havas inklinon al internacia vivo) 
estos, verŝajne, la Internacia Placo, kiu 
troviĝas norde de la departemento Rivera. 
Tiu granda placo apartenas duone al 
Urugvajo, duone al Brazilo kaj estas parto 
de granda strato, kiun la loĝantoj nomas 
simple la linea (“la linio”). Se vi transiras 
La Linion de unu trotuaro ĝis la alia, vi 
vojaĝas de unu lando al la alia. La vojaĝo 
povas okazi ankaŭ en la tempo: somere 
Brazilo antaŭigas siajn horloĝojn je unu 
horo, tial, se vi ekiras de la urugvaja tro- 
tuaro je la 5-a horo, kiam vi post kelkaj 
sekundoj atingos la brazilan trotuaron jam 
estos la 6-a horo. 

Festoj kaj okazaĵoj 

En Urugvajo estas multaj festoj, tamen 
jen la plej interesaj por la landanoj kaj por 
turistoj. 

Karnavalo: tiu festo estas populara en 
multaj landoj, sed en Urugvajo ĝi estas la 
plej longa - kutime ĝi daŭras de 45 ĝis 60 
tagojn. Oficiale oni rajtas ne labori nur 
dum la unuaj tri tagoj, sed la festo kunvi- 
vas kun labortagoj dum pli ol unu mona- 
to. La ĉefaj eventoj okazas en la ĉefŭrbo, 
Montevideo. Dum la unua tago la kar- 
navalaj grupoj kantante paradas en belaj 
kostumoj en la ĉefa aleo. Ĉiuj grupoj par- 
toprenas en la konkurso kaj ricevas poen- 
tojn pro kantado, dancado, aktorado; la 
plej bonaj grupoj poste prezentas sin en la 




numero 217 (2007:1) 


.cir/qiŭ (a mondo. 







prezentado estas jam 
laboro: ili prezentas sin 
en veraj teatroj diver- 
sloke kaj ankaŭ en aliaj 
landoj. 

Dum la tiel nomata 
Kreola Semajno multaj 
kamparaj societoj 
organizas diversajn 
tradiciajn kamparajn 
aktivadojn, ekz. 

konkursojn pri ĉeval- 
dresado, preparadon de 
tradiciaj manĝaĵoj ktp. 
Aparte interesa estas la 
tiel nomata “contra- 


urba teatro, la aliaj faras prezentojn en 
diversaj urbokvartaloj. La partoprenantoj 
plejparte ne estas profesiuloj, ili estas 
simplaj laboristoj, oficistoj ktp., kiuj volas 
kanti kaj festi karnavalon. Sed ĉiujare la 
nivelo de la prezentadoj pliboniĝas. 
Kelkaj grupoj iĝis tiel famaj, ke por ili la 


punto” [kontrapunto]: 
ĝi estas konkurso, dum kiu du kantistoj 
(nomataj “payadores” [pajadores]) kantas 
unu post la alia partojn de la samtempe 
elpensata kanto tiel ke la versoj de la dua 
kantisto devas respondi al la versoj kaj 
rimoj de la unua. 

De antaŭ proksimume dek jaroj en la 


lando estas tre populara la festo, nomata 
“Noche de la nostalgia” [noĉe de la nos- 
talĥja] (“Nostagio-nokto”). Gi estas la 
nokto, kiam en diversaj dancejoj estas 
prezentata malnova muziko por “ne-tro- 
junuloj”. 

Alia populara “nokta” festo estas la tiel 
nomata “La noche de las luces” [la noĉe 
de las luses] (“Nokto de la lumoj”). Gi 
okazas kelkajn tagojn antaŭ la Kristnasko 
kaj dum tiu festo ĉe la marbordo de 
Montevideo en la kvartalo Pocitos oni 
aranĝas multajn artfajraĵojn. Dum proksi- 
mume 15-20 minutoj la ĉielo de 
Montevideo pleniĝas je diverskoloraj 
lumoj. Miloj da homoj speciale venas por 
bone vidi la spektaklon. 

Tiel finiĝas nia imaga vojaĝo tra 
Urugvajo. Mi esperas ke ĉi tiu vojaĝo 
estis agrabla por vi. 


El la taglibro 


(daŭrigo. Komenco estas en 
Kontakto 215-216, 2005:5-6) 

Dmitrij Cibulevskij, Ukrainio 

Merkredon, la 6-an de 
februaro 

Pasis ankoraŭ unu monato. 
Jam finiĝis vintra sesio, mia 
unua ekzamensesio en la insti- 
tuto, dum kiu mi sukcesis fari 
ses ekzamenojn. Mi ricevis eĉ 
ne unu malbonan poenton, nur 
la bonajn kaj perfektajn. 
Ankaŭ Nikolaj Petroviĉ estis 
unu el la ekzamenintoj. Kun li 
ni pli multe parolis pri diversaj 
problemoj, sed ne pri la temo 
de la demandoj. 

La dusemajnaj ferioj same 
pasis iel nerimarkeble rapide. 
Kaj jen denove komencitaj 
lecionoj, seminarioj, lekcioj. 
Kiel oni kantas en populara 
kanto “...kutima vivo kaptis 
nin...” 

Tamen, ankoraŭ pri unu 
afero mi nepre devas noti. 
Evidentiĝis, ke tiu mia 
referaĵo, kiun siatempe laŭdis 
Nikolaj Petroviĉ, estis prezen- 


tita por la tuturba konkurso de 
studentaj verkoj kaj okupis tie 
la unuan lokon. Kiel sinsekvo 
estis propono prezenti ĝin por 
la tutlanda konkurso. Kaj mi, 
kiel aŭtoro, kun Nikolaj 
Petroviĉ, kiel mia edukanto- 
instruisto, devos kune veturi 
en la ĉefurbon. De unu flanko, 
tio tre plaĉis al mi, de la alia - 
iom timigis. Mi la unuan fojon 
devas veturi ien en alian urbon 
ne kun la gepatroj, sed kun iu 
viro. Certe, mi jam ne estas 
infano, sed ankaŭ ja ne 
plenkreska virino. 

Nikolaj Petroviĉ demandis 
min, ĉu mi hazarde ne verkas 
versojn aŭ rakontojn. Kaj kiam 
li ekaŭdis la jesan respondon, 
li proponis kunporti ion. 

- Eble, se estos libera tempo, 
pri kio mi esperas, ni tie viz- 
itos literaturistojn. 

Ĵaŭdon, la 7-an de marto 

Dum la tuta monato mi 
nenion metis en la taglibron. 
Certe mi ne kunportis ĝin en la 
vojaĝon, ĉar mi opiniis, ke por 
ion enskribi mi ne havos la 
tempon. Kaj tiel estis. 


Unue, pri la konkurso. Cu la 
aliaj laboroj de studentoj el la 
lando estis ne tiom bonaj, aŭ 
vere mia referaĵo ion signifis. 
Mi ne atendis tian sukceson, 
sed mia laboro okupis la duan 
lokon, kaj mi eĉ ricevis, krom 
diplomon, monpremion. 

Mi neniam ĝis nun vizitis la 
ĉefŭrbon. Mi fakte ne povas 
diri, ke mi malofte vojaĝis - 
multajn urbojn mi vizitis, estis 
en monta regiono, veturis 
perŝipe. Sed viziti la ĉefurbon 
mi ĝis nun ne bonŝancis. 

Eksciinte tion, Nikolaj 
Petroviĉ dediĉis la tutan tagon 
al ekskurso tra la urbo. Ni 
tamen ne uzis la servojn de ofi- 
cialaj ekskursejoj. Nikolaj 
Petroviĉ, anticipe min demand- 
inte, proponis sian helpon. Mi 
ne povas kompari, sed ŝajnas al 
mi, ke pli bone povus ekskursi- 
gi eĉ ne unu ĉiĉerono - tiom 
bone Nikolaj Petroviĉ konis la 
urbon. Kvazaŭ li estis denaska 
lokano. Li sciis eĉ etajn nuan- 
cojn, kaj ĉion ĉi rakontis al mi. 

Vendredon, la 8-an de 
marto 


Hodiaŭ estas la festo. 
Internacia Virina tago. Kaj 
ekde mateno, uzante la libere- 
con, mi daŭrigas la hieraŭan 
priskribon. Hieraŭ mi ja ne 
povis finskribi - la okuloj fer- 
miĝis, kvazaŭ mi ne dormis la 
tutan semajnon. Sed eble 
hodiaŭ mi sukcesos priskribi 
ĉion, kio estis en la ĉefŭrbo. 

Do, pri la ekskurso. Ni tiu- 
tage trairis perpiede eble tridek 
kilometrojn. Nikolaj Petroviĉ 
mem ŝatas piediradi, des pli 
dum similaj okazoj. Ja por bone 
ekscii la urbon necesas ĉirkauiri 
ĝin, sed ne uzi, kiel oni ŝatas 
metroon, aŭtobusojn aŭ aliajn 
specojn de la urba transporto. 
Sed estante kultura homo, li 
ĉiam interesiĝis pri mia laceco 
- ĉu mi ne lacas? Kaj ofte inici- 
atis diversajn haltojn por ion 
trinki, ripozi surbenke (feliĉe la 
vetero favoris!). 

Ni rigardis la centron de la 
urbo. Memkompreneble, tio 
necesis. Sed ni vidis ankaŭ la 
lokojn, kiujn kutime ekskur- 
santoj ne vizitas. 

Kaj jam vespere ni venis al 
iu domo, en kiu, kiel eviden- 
tiĝis, unufoje dum du semajnoj 
kolektiĝas literaturistoj. En la 
ĉambro homoj ne multis - 
estis eble dudeko da divers- 


10 


cirkaŭ (a mondo/Se(etre 


numero 217 (2007:1) 













aĝuloj. Ŝajnas, ke la gejunuloj 
kaj pliaĝuloj estis egalkvantaj. 
La pli aĝaj kondutis kiel ia 
elito, preskaŭ malrespekte 
rigardante la pli junan genera- 
cion. Ankaŭ kun ia “fiado” ili 
aŭskultis novajn verkojn de la 
gejunuloj. A1 mi tre plaĉis ver- 
soj de unu el la junaj poetoj, 
bedaŭrinde mi memorfiksis 
nur kvar liniojn: 

Li fanfaronas pri la venkoj, 
Pri amindumo, seksumad’. 
Sed en la lito tuj videblas, 
Ke tio estis falsbravad’. 
Ankaŭ mi kontraŭvole, laŭ 
la insisto de Nikolaj Petroviĉ 
tralegis la miajn, kie estis tiuj 
vortoj: 

Kutime am ’ neatendite 
Aperas en dormanta kor ’. 

Mi manĝas jam senapetite, 
Pri li nurpensas kun angor ’. 
Memkompreneble, miaj ver- 
soj estis aŭskultataj en plena 
silento, ankaŭ post kiam mi 
finis legi dum ioma tempo 
regis la sama silento. Mi bone 
komprenis, ke la versoj estis 
malaltkvalitaj, sed mi ĉiam 
opiniis, ke indas almenaŭ iom 
subtenadi novajn aŭtorojn. 

Nur Nikolaj Petroviĉ jam 
alie min rigardis. 


Entute mi estis tre kontenta 
pri la vojaĝo en la ĉefurbon - 
kaj la urbon mi rigardis, kaj la 
premion akiris, kaj la literatur- 
istojn vizitis. Kaj certe mi 
multe pli bone ekkonis nian 
instruiston pri literaturo, 
Nikolaj Petroviĉ. 

Kaj certe mi neniam forge- 
sos la rean vojon. Ni por la 
reenveturo elektis trajnon, kio 
estis tre oportuna - vespere ni 
envagoniĝas, kaj jam matene 
venas en nian urbon. Necesas 
pasigi en la trajno nur unu 
nokton. 

Ni estis en la kupeo kvarope: 
mi kun Nikolaj Petroviĉ kaj ia 
duopo de mezaĝuloj, kiuj pres- 
kaŭ tuj enlitiĝis. 

Nikolaj Petroviĉ proponis 
iom festeni pro la sukceso de 
nia referaĵo. Fakte, la referaĵo 
estis mia, sed Nikolaj Petroviĉ 
diris ĝuste “nia”, kaj mi ne 
kontraŭis. Ja ankaŭ li kon- 
tribuis kaj ĉefe influis al la 
laboro. 

E1 la negranda vojaĝsako 
Nikolaj Petroviĉ elprenis iajn 
manĝaĵojn, grandan botelon 
da ia akvo aŭ suko kaj botelon 
da krimea vino. Ordinare mi 
ne trinkas alkoholaĵojn. Sed 


hejme mi iam gustumis kaj 
brandon, kaj konjakon, kaj 
vinon. Kaj poste mi decidis: 
se mi iam trinkos alkoholajn 
trinkaĵojn, mi trinkos nur 
bonajn desertajn vinojn, kies 
gusto al mi plaĉis. 

Nikolaj Petroviĉ kvazaŭ 
sciis pri miaj sentoj, preninte 
kun si ĝuste vinon. Kaj mi ne 
rifuzis festeni. 

Ĉio estis perfekta. Ni multe 
parolis, pridiskutis la problemo- 
jn en nia grupo kaj en nia kurso. 
Ni eĉ tuŝis entute la problemojn 
de edukado en nia lando. A1 mi 
estis agrable, ke malgraŭ mia 
aĝo kaj nesperteco Nikolaj 
Petroviĉ pridiskutas kun mi 
tiom gravajn demandojn. 

Sed en la kapo konstante 
estis la penso “Kiel li rilatas al 
mi kiel al virino? Ĉu entute li 
pensas pri mi?” Lastatempe mi 
konstante pensis pri li. Mi 
komprenis, ke mia sento al li 
plifirmiĝas kaj plifirmiĝas. 
Kion mi faru? Ial mi hontis eĉ 
montri al li, kiel mi al li rilatas. 

Sabaton. la 30-an de 
marto 

Pasis ankoraŭ preskaŭ 
monato. La lecionoj en la 


instituto venis al sia fino. 
Hieraŭ oni anoncis, ke de la 
15-a de aprilo komenciĝos la 
vica ekzamensesio, kaj ni 
devos plenumi ses ekzamen- 
ojn, post kio oni anoncos, ĉu ni 
sukcesos transiri al la sekva 
kurso. Vere, min neniam 
timigis la ekzamenoj. Mi ĉiam 
studis bone, pri kelkaj studob- 
jektoj, kiujn mi ŝatis, mi 
sukcesadis eĉ perfekte. Ankaŭ 
[...] 

Tio estis lasta vorto, ne tuŝi- 
ta de la fajro. Kompreneble, al 
mia bedaŭro, mi ne povis 
ekscii pri la postaj eventoj - 
kio okazis al la mastro de la 
taglibro, kiel evoluis la rilatoj 
inter ŝi kaj la literaturisto 
Nikolaj Petroviĉ. Ni pensu pri 
tio, esperante memkom- 
preneble pri la feliĉa fino... 
Korekto 

En la redaktora enkonduko de la 
pasinta numero estis eraro en la 
frazo pri "Eklaboru" (ĝi estis 
malĝuste nomita "Kunlaboru"). 
Krome, "Eklaboru" estas ne pro- 
jekto de TEJO - ĝi estas komerca 
persona projekto de Chuck Smith 
kaj aliaj teamanoj. Pli da detaloj - 
ĉe www.eklaboru.com. 


Por ŝatantoj de sudoko 


Dmitrij Cibulevskij, 
Ukrainio 

Bonvolu plenigi libemjn 
ĉelojn per ciferoj de 1 ĝis 9, 
tiel ke en ĉiu linio, en ĉiu 
kolumno kaj eĉ en ĉiu el 9 
kvadratoj (3 x 3) ne ripetiĝu 
eĉ unu cifero. 

Respondoj troviĝas sur p. 14 


6 





4 

1 


3 



3 


1 

7 

6 




2 



8 

3 

5 

9 






2 


3 


4 


3 

8 

1 





6 

1 

5 

2 







8 

6 

1 

7 




3 




7 




9 



2 



3 

4 




1 




5 

7 

6 

1 

2 




7 



5 



6 

1 


1 

9 


4 

2 


3 

7 




4 

3 



2 


9 

2 


1 


7 




4 


8 


9 


1 


3 

1 

9 

2 



4 

3 

8 

5 

3 



5 

1 



4 


5 

4 

6 


2 

8 


1 

9 




numero 217 (2007:1) 


. beietre/enigrrn. 














































Vjetnamaj fraŭlinoj 


Hong Hac, Vjetnamio 

Verŝajne, iuj esperantistoj 
de la maljuna generacio diros: 
“Vjetnamio? Tio estas batal- 
kampo de longdaŭraj mili- 
toj... Ĉu veni tien por rigardi 
la spurojn de 1’ milito?” Pri la 
historio ili pravas. Tamen nun, 
post du jardekoj da renoviĝo, 
la lando travivas nerezisteblan 
disvolviĝon. La usona turisma 
gazeto “Travel Leisure” klasi- 
fikis Hanojon la sesa en la listo 
de 10 plej interesaj lokoj por 
la hodiaŭaj turistoj. Hanojo 
estas ankaŭ la urbo de la IJK- 
63 en 2007. 

Vjetnamio vere dum longa 
tempo estis batalkampo de teru- 
raj militoj. Temas pri milito por 
akiri la sendependecon (1945- 
1954) kaj ankaŭ por defendi ĝin 
kaj reunuigi la landon (ĝis 1975) 
- la plej longa milito en la 20-a 
jarcento. Ne malmultaj homoj el 
la aĝa esperantistaro iam 
surstratiĝis por insiste peti 
pacon al Vjetnamio. Sed jam 
post jardeko en tiu lando kun 
vigla vivoforto ne plu troveblis 
ajna vundo de milito, ajna ruina 


vidaĵo. Militspuroj videblas nur 
ĉe memor-monumentoj kaj sur 
la medaloj, alpinglitaj al la brus- 
to de la batalintoj. Pliaj dudek 
jaroj pasis sub la signo de kom- 
pleta renoviĝo de la lando. Nun 
Vjetnamio iĝas pli moderna, pli 
industriigita, konservante tamen 
sian nacian identecon. 

La homo, kiu vizitos 
Vjetnamion komence de la 21-a 
jarcento veturos sur novaj vojoj, 
sur novaj pontoj, konstruitaj laŭ 
la plej modernaj teknologioj. 
Dezertaj teraltaĵoj, montetoj aŭ 
senhomaj marbordoj nun trans- 
formiĝas en pitoreskajn turism- 
ajn ripoz-regionojn kun bela 
tropika pejzaĝo. Tamen, la lando 
zorge konservas sian historion. 
La turistoj povas malkovri la 
antikvan belecon de lignaj 
domoj de la malnova urbeto Hoi 
An, aŭ rigardi la Internan 
Citadelon kun tomboj de la reĝoj 
el la Nguyen-dinastio en la mal- 
nova ĉefurbo Hue. Multaj antik- 
vaj kutimoj estas revivigataj spe- 
ciale por turistoj: noktaj akti- 
vaĵoj, raraj noktaj bazaroj kun 
ĉestrataj manĝaĵ-budoj, maljunaj 
kleruloj side praktikantaj 


onvenigaj ridetoj 

Invito al Vjetnamio - la lando de la 63a IJK 


kaligrafion, hejmecaj stratetoj 
sub ruĝa lumo de lanternoj. 

Multaj ekzotikaj (por la oku- 
loj de eksterlanda gasto) bildoj 
observeblas ĉiutage: jen knabo 
sidanta sur la dorso de bubalo 
kaj lernanta sian lecionon aŭ 
lanĉanta kajton, jen bazaro de 
ĵonkoj plenaj je floroj kaj fruk- 
toj sur la Mekong-riverego ĉe la 
delto Nam Bo, jen “ambazaroj” 
okazantaj ĉiusabate vespere en 
Ŝapa, kie gejunuloj el etnaj 
minoritatoj alvenas por kanti kaj 
konatiĝi unu kun la alia. Multo 
alloga estas ankaŭ en Hanojo: 
vespera prezentado de surakva 
marioneta trupo; surakvaj bat- 
aloj konfuze videblaj pro fumo; 
bruo de eksplodantaj petardoj, 
de disŝprucanta akvo; dancoj de 
la kvar fabelaj 
bestoj - drako, 
unukornulo, tes- 
tudo, fenikso - 
sub trembrila kaj 
fantasmagora 
lumo. 

Ĉiu homo viz- 
itanta Vjetnamion 
ne povas ne 
admiri la ao zaj -jn 
- longajn tradicia- 
jn virinajn robojn, 
kies baskoj flirtas 
laŭlonge de la 
vojoj de la loĝ- 
kvartaloj; la 
stratetojn kiuj iam 
estis la rezidejo de 
meti-artaj korpo- 
racioj de la centra 
Hanojo; la stele- 
ojn, kiuj staras en 
la Templo de la 


Literaturo (la unua universitato 
de la lando), sur kiuj estas gravu- 
ritaj la nomoj de doktoroj, 
laŭreatoj de naciaj konkursoj; kaj 
ankaŭ la belecon de miloj da 
diversformaj kalkaj insuletoj en 
la golfo Ha Long, monda here- 
daĵo agnoskita de UNESKO. 

Vjetnamio estas lando kun 
juna loĝantaro, adoleskantoj kaj 
junuloj estas pli multnombraj, ol 
maljunuloj, tial la vivo okazanta 
ĉe la stratoj kaj vojoj de 
Vjetnamio estas vere bolanta. 
Tamen ne nur la vjetnama esper- 
antista junularo ĝojos gastigi vin 
en la IJK-63. Gastamo kaj 
amikeco estas karakterizaj traj- 
toj de ĉiuj vjetnamoj. Ridetoj 
videblas ĉie. Vjetnamaj ridetoj 
alvokas vin! 



La ŝanĝo kiu (ne) gravas 


Olŭbŭnmi Gabriel Ĝsho-Davies, 
Niĝerio 

Mi jam aŭdis (kaj vidis), ke se 
oni perdas unu el siaj antaŭaj 
dentoj, la perdo povas iom 
ŝanĝi la vizaĝ-aspekton. Ĉefe 
kiam la persono ridetas oni 
rimarkas, ke io jam ne plu 
estas. Tamen eble ne ĉiuj tuj 
rimarkas la mankon de la dento 
kaj la ŝanĝiĝon de la vizaĝo, ĉar 
la ŝanĝo ĉiam estas nur mal- 
granda. 


Tiu ĉi fakto foje estas vera 
ankaŭ pri skribaĵoj. Vidu unu 
ekzemplon. Kiam tra la fene- 
stroj de iu malrapide moviĝanta 
aŭtobuso mi legis unu skribaĵon 
en la angla lingvo ĉe la en-ir-ejo 
de iu malgranda vendejo, mi 
miris, ke tian varon oni vendas 
en tia parto de la urbego. Vere, 
en la en-ir-ejo de la vendejo oni 
skribis pri la varo en la nacia 
lingvo por la nacianoj, kaj por la 
ali-land-anoj - en la angla: 
“MINI HOES”. Mi ne tuj kompre- 


nis la sencon de la skribaĵo kaj 
ne scipovis la nacian lingvon, 
sed io tuj helpis: tra la tra-vid- 
ebla kurteno mi ekvidis la var- 
ojn, kiuj ne estis tio, pri kio 
parolis la skribaĵo. Ili estis ne 
hoes, sed shoes [ŝuz] - ili estis 
ne sarkiloj, sed ŝuoj. 

Kiam de-falis la unua litero de 
“shoes” (la angla vorto por 
“ŝuoj”), la komercisto eble pen- 
sis, ke tio ne gravas, ĉar la pli- 
multo de la aĉetantoj ne scipo- 
vas la anglan; aŭ, se al li gravis 
la perdo de la litero, li eble kon- 
stante mal-fru-igas la re-nov- 


igon. Aŭ li eble simple pensis: 
nur unu litero mankas. 

Do por multaj ali-land-anoj, 
kiuj iras ĉe la vendejo kaj vidas 
la skribaĵon kaj la varojn, teorie 
la komercisto jam fariĝis ankaŭ 
vendanto de sarkiloj, kvankam 
en vero li restas vendanto de 
nur ŝuoj. 

La ŝanĝo (ne) estas grava, ĉu 
ne? 


varo - io vendata, vend-at-aĵo 
kurteno - granda peco de ŝtofo, kiu 
pendas sur fenestro 
sarkilo - speciala ilo por^ 
labori en legom-ĝardeno 




numero 217 (2007:1) 



12 


IjHCen Vjetnamio/Seletre. 














Brila juvelo en iom modesta muntaĵo 


Paŭlo Moĵajev, Ukrainio 

“Arkeo de Noa”, aŭdo-disko 
kun 20 titoloj, 51 min., tek- 
stolibreto, eld. Kieva Societo 
“Espero” (Ukrainio), 2006. 

Verŝajne por ĉiuj esperantis- 
toj la internacia karaktero de la 
lingvo Esperanto estas ekster 
ĉia dubo. Tiu internacieco kaj 
enestas en la unua nomo mem 
de la lingvo, kaj riveliĝas en la 
internaciemo de ĝiaj parolan- 
toj, kaj tute nemalofte okulfra- 
pas en diversaj artaĵoj origi- 
nale kreitaj en Esperanto. 
Tamen ĉi-foje temas pri vere 
unika, vere internaciega 
kreaĵo. La disko kun la simbo- 
la nomo “Arkeo de Noa” 
prezentas en Esperanta 
traduko dudek kantojn de 
dudek popoloj! Centprocenta 
indico pri la internacieco! 


Inter la prezentitaj kantoj 
estas kaj jam vaste konataj 
Esperantaj tradukoj (kiel, 
ekzemple, la slovaka kanto 
“Mariŝa”, la pola “Knabineto” 
aŭ internacie fama italaĵo 
“Sankta Luĉia”), kaj vere orig- 
inalaj kaj eĉ ekzotikaj armena, 
kartvela kaj cigana kantoj. 
Inter tiuj polusoj troviĝas 
diversaj, krom du esceptoj 
(temas pri la usona kanto 
“Suzanna” kaj pri la kuba 
“Guantanamera”) eŭrop-deve- 
naj kantoj, ekzemple la ger- 
mana kanto “Pacvespero”, la 
angla “Mia Bonni”, la hungara 
“Hundo”, la rusa “Lipoj mal- 
benitaj” kaj multaj aliaj. La 
kantoj estas divers-humoraj - 
estas kaj gajaj, kaj ŝercaj, kaj 
iom meditaj, sed ili ĉiuj elra- 
dias optimismon, humanismon 
kaj saĝecon, kiuj, kiel facilas 
certiĝi dank’ al la disko, estas 


naturaj por ĉiu popolo. 

La prezentado de ĉiuj kantoj 
estas kelkvoĉa kaj altnivela 
(nur unufoje aŭdeblas ioma 
malglataĵo), tamen simpla kaj 
senartifika. La akompanado, 
miaopinie, estas iom modesta: 
preskaŭ ĉiuj kantoj estas akom- 
panataj de sintezilo, kies tem- 
broj sonas foje iom nenature, 
kvazaŭ produktataj de infana 
muzik-skatolo; la sola kanto, 
akompanata gitare, sonas multe 
pli “popole”. La lingvaĵo estas 
ĝenerale simpla kaj bona, nur 
kelkfoje troveblas iom neglataj 
fraz-konstruoj; en la teksto- 
libreto mi trovis nur kelkajn 
negravajn mistajpojn. Tamen 
ĉio ĉi neniel povas malbonigi la 
imponan enhavon de la disko, 
ĝi estas bonega ilustraĵo por la 
ideo kaj celo de Esperanto: ĉiuj 
popoloj estas egalaj kaj ĉiuj 
meritas estimon kaj admiron. 



La disko certe estas brila 
juvelo, eĉ se en iom modesta 
muntaĵo. La laboro de la Kieva 
ensemblo “Espero el 
Ukrainio” certe meritas 
laŭdojn. Mi sincere esperas, ke 
la disko ĝuos intereson de la 
Esperanta popolo, ĝi certe 
meritas tion. 

La diskon distribuas s-ro M. 
Lineckij. Kontaktu lin por 
mendi la diskon: 

<ml@espero.kiev.ua>, poŝte: 
p.k. 91, Kievo-201, UA-04201, 
Ukrainio. La prezo (sen 
sendokostoj) estas 10 eŭroj. 


Jam alia esperantiĝinta Ekotopio 



Mi volus bumerangi pri la alia, pli frua 
Ekotopio, kiu ankaŭ estis Esperanta. En la 
jaro 1990 ĝi okazis en Hungario. Antaŭ ĝi 
EYFA (la ĉefa organizaĵo, kiu planas la 
aranĝon) organizis biciklan karavanon el 
Bergen (Norvegio). En la sama jaro BEMI 
planis biciklan karavanon al Litovio, sed 
devis rezigni pro la interveno de rusiaj 
tankoj en Vilno. Do kvar BEMI-anoj 
decidis anstataŭe partopreni la karavanon 
de EYFA al Ekotopio. Unu franco kaj unu 
danino startis de la pleja komenco kaj ni 
(unu norvegino kaj alia franco) aliĝis al la 
karavano en Nurenbergo. Krom ni estis 
ankaŭ rusa biciklanto, kiu tute neatendite 
scipovis Esperanton. 

Do kiam ni ekbiciklis, esperantistoj 
formis preskaŭ 10% de la karavano! Ĉiutage 
okazis kunveno por decidoj pri la sekva tago 
kun tradukoj en kvin lingvojn: la anglan, 


germanan, francan, rusan kaj ĉehan. Ciuj 
vidis, ke ni kvin, el kvar landoj, senprob- 
leme babilas, kaj ni kunportis kvarlingvajn 
flugfoliojn pri Esperanto kaj ekologio, 
sufiĉe trafajn. Post nur kelkaj tagoj ni povis 
proponi spontaneajn E-kursojn en kvar 
lingvoj: la angla, germana, franca kaj rusa. 
Dudeko da kunbiciklantoj eklemetis (pres- 
kaŭ la triono de la tuta karavano). 

Kiam ni atingis la landlimon inter 
Germanio kaj Aŭstrio, okazis problemo 
pri du rusoj, kiuj eble ne havis vizojn por 
trapasi tiun landon. La atendo daŭris, 
kelkaj komencis enui kaj malpacienci. 
Subite iu proponis kapti la okazon por E- 
leciono en ombro de arboj: sesdeko da 
partoprenantoj (fakte, ĉiuj krom tiuj, kiuj 
helpis solvi la problemon)! 

Kiam ni finfine alvenis 140-ope al 
Ekotopio, ni trovis tie nederlandanon, kiu 
ĵus lernis Esperanton, sed ĝis tiam anko- 
raŭ ne havis la okazon paroli ĝin, kaj rusi- 
non, kiu kantis en Esperanto akompanante 
sin per gitaro. Sed la plej stranga afero 
estis, ke hindo, invitita eble por instrui 
jogon, faris en la angla paroladeton pri la 
lingva problemo kaj pledis kontraŭ la 
angla, i.a. jene: “Vi skribas bo u to , vi 
prononcas “bat”, vi skribas co u to , vi 
prononcas “kaf’, sed vi skribas po u to kaj 
vi prononcas... “pi/t” - ne, tiu ĉi lingvo 
ne taŭgas...” Kaj li eĉ finis parolante pri 
Esperanto (kiun li fakte ne lernis). 


Ni kaptis la okazon, ke la programo 
komenciĝis nur sekvatage, por proponi kun 
konsento de la organizantoj E-lecionon, al 
kiu venis pli ol 200 alvenintoj! La saman 
posttagmezon, kiam la organizantoj ne 
sciis, kiel nomi la grandajn tendojnĵus sta- 
rigitajn, iu proponis, ke ni donu Esperantajn 
nomojn! Bedaŭrinde, ni ne povis resti dum 
tri semajnoj, tamen ni aranĝis, ke la angla 
BEMI-ano loĝanta en Budapeŝto venu kun 
E-materialoj por daŭrigi la kurson. 

Bedaŭrindas ankaŭ tio, ke post tiu jaro 
esperantistoj ne partoprenis tiel amase la 
EYFA-bicikladojn al Ekotopio. Estus do 
ege bone, se pluraj biciklademaj esperan- 
tistoj denove partoprenus, kaj ke eble la 
biciklado al Portugalio survoje vizitus la 
iaman organizinton de la jam mita 20 mil- 
kilometra Biciklado tra Eŭropo kontraŭ la 
lingvaj baroj (1987) Jorgos Comte, nun 
loĝanta inter Castelnaudary kaj Mirepoix, 
kaj min en Saint-Girons (Ariege). Ni 
ambaŭ estas en la Pasporta Servo. 

La plurpaĝa artikolo pri la unua bicikla- 
do aperis en la monata gazeto de la 
departementa asocio de verduloj “ Verts 17 
Ecologie ” (numbero 16, marto-aprilo 
1991, La Rochelle, Francio). 




numero 217 (2007:1) 


.recenze/burmrange. 









Rat-Man: mitoj kaj veroj pri la musa itala super-antiheroo 

Daniele Binaghi, Italio 


Rat-Man, la musa itala 
superheroo, kiu fakte ja estas 
mito por multaj (inter ili, 
ankaŭ mi), renkontis dum sia 
“kariero” multajn mitojn, 
kutime el la komiksa mondo; 
fakte, ĝi vere naskiĝis kiel par- 
odio, kaj ĝiaj unuaj historioj 
rakontis ĝuste tiujn renkon- 
tiĝojn: la aŭtoro, Leonardo 
Ortolani, estis kaj ankoraŭ 
estas arda subtenanto de la 
komiksoj de tiu periodo, 


precipe de la bildstrioj deseg- 
nitaj fare de Jack Kirby. 

Jen do kelkaj bildstrioj, en 
kiuj Rat-Man videblas flanke 
de tiaj famuloj, kiel Spider- 
Man (la Homo-Araneo), 
Doctor Doom (la Doktoro 
Destino), kaj Reed Richards 
kaj Susan Storm, el la grupo 
Fantastic Four (Ekster- 
ordinaraj Kvar); en la lasta, 
Rat-Man mem flugas tra la 
steloj kiel Silver Surfer (la 
Arĝenta Glittabulisto). 

Guu ilin! 


Kaj jen lastmomenta neofi- 
ciala novaĵo: la itala televida 
kanalo RAI2 jam dissendis 14 
epizodojn de la televida serio de 
Rat-Man (kelkaj troveblas en 
retejoj kiel UTube ), kaj oni 
antaŭvidas eldonon de DVD-oj; 
mi proponis al la eldonistoj 
aldoni esperantlingvajn subti- 
tolojn, kaj ili respondis, ke tiu 
ebleco ekzistas... Pli da informoj 
kaj aktualigojn vi trovos en la 
paĝoj de la Projekto RoMEo 
(http://www.pecorElettriche.it/ 
esperanto/RoMEo/). 



© Leo 
Ortolani, 
2007 
Trad. en 

Esperanton de 
D a n i e 1 e 
Binaghi 



Anonce | 



41-jaraĝa esperantisto el Kongo 
serĉas korespondamikojn en diver- 
saj landoj de la mondo. Roger 
Mambuene Mbunga, P. B 29, Av. 
Shaba, n. 8, Mbanza-Ngungu, Bas- 
Congo, D.R. Kongo. Retadreso: 
rogermambuene@yahoo.fr. Tel: 
00243 81-2020-685. 

La fama lingvoscienca eldonejo 
BUSKE-Verlag en Hamburgo, 
Germanio, en aprilo 2007 aperigos 
Grandan Vortaron Germanan- 
Esperantan kompilitan fare de 
Prof. Erich-Dieter Krause, membro 
de Akademio de Esperanto. La vor- 
taro ampleksos pli ol 160 mil 
serĉvortojn kaj parolturnojn sur 
1679 paĝoj grandformataj. Ĝi do 
estos la (ĝis nun) plej ampleksa 
Esperanto-vortaro en la mondo. 
Informiĝu ĉe www.buske.de au 
info@buske.de (germanlingve). 

*** 

Ĉu vi scias, ke la ĉi-jara UK oka- 
zos en Japanio? La kongresurbo 
Jokohamo estas bela havena urbo, 
kiu situas ĉ. 50 km suden de 
Tokio. La kongreso daŭros de la 4- 
a ĝis la 11-a de aŭgusto. Ni elkore 
atendas viajn partoprenojn en ĝi, 
eĉ post la IJK en Hanojo! 

Kiel kutime, kompreneble, oka- 
zos junulara programo dum la UK: 
muziko, koncertoj de la litova 
grupo Asorti, okinava muziko, aliaj 
Esperantaj kantoj kaj diskoteko 
nokte (filmejo kaj gufujo 
samtempe). Vi povas konatiĝi kun 
japanaj kulturoj per amuzaj ludoj, 
dancoj kaj gustumadoj. Atendas 
vin ankaŭ malmultekostaj intere- 
segaj ekskursoj (eĉ nokta!). 
Informiĝu! http://www.k2.dion. 
ne.jp/~dsn/uk/index.html; 
respondeculo_ junularaprogramo@ 
yahoogroups.jp 


6 

7 

9 

2 

5 

4 

1 

8 

3 

5 

8 

3 

9 

1 

7 

6 

4 

2 

1 

2 

4 

6 

8 

3 

5 

9 

7 

9 

1 

6 

8 

2 

5 

3 

7 

4 

4 

3 

8 

1 

7 

9 

2 

5 

6 

7 

5 

2 

4 

3 

6 

8 

1 

9 

8 

6 

1 

7 

9 

2 

4 

3 

5 

3 

4 

7 

5 

6 

1 

9 

2 

8 

2 

9 

5 

3 

4 

8 

7 

6 

1 


8 

3 

5 

7 

6 

1 

2 

9 

4 

2 

7 

4 

9 

5 

3 

8 

6 

1 

6 

i 

9 

8 

4 

2 

5 

3 

7 

7 

5 

1 

4 

3 

6 

9 

2 

8 

9 

2 

3 

1 

8 

7 

4 

5 

6 

4 

6 

8 

2 

9 


1 

7 

3 

i 

9 

2 

6 

7 

4 

3 

8 

5 

3 

8 

7 

5 

1 

9 

6 

4 

2 

5 

4 

6 

3 

2 

8 

7 

1 

9 


14 


tfmitfe/anonce 


numero 217 (2007:1) 





















































































































Magia altiro 

Aneta Ubik, Germanio 


Anguleto 


Laceco. Mi estas laca. La okuloj estas pezaj, la kapo zumas. La 
kapo lulbaskulas, la lito magie altiras la korpon. Kio okazas, se 
mi simple malŝaltas la racian pensadon? Mi instinkte moviĝas kaj 
faligas min en la liton, anĝele ridetante, sentante la korpan plipez- 
iĝon, observante la trapasantajn pensojn. Observante iliajn mala- 
perojn, observante la malaperon, la sento-kapablo malaperas, 
nur ioma konscio restas; restas nur: Mi estas. 


Karaj legantoj! 

Per tiu ĉi rakonteto ni starigas novan rubrikon - “Anguieto”. En tiu 
ĉi rubriko ni aperigos simplajn, pensigajn, foje amuzajn etajn tek- 
stojn. Kaj ni kore invitas desegnemulojn - se vi volus fariĝi ilus- 
tranto de tiu ĉi rubriko (en kiu ajn stilo kaj maniero), bv. skribi al 
la redakcio - kontakto@tejo.org. 



La 30-an de septembro 2006 en la familio de Tahmina kaj 
Saidnabi Saidilhomzoda naskiĝis ĵilineto Marjam , kaj la 19-an 
de decembro 2006 naskiĝis en la familio de Olga Ĥromova (iama 
Gribovan) kaj Vladimir Ĥromov naskiĝis filineto Anastasija, 
Gratulojn al la feliĉaj gepatroj , kaj bonvenon en la mondon - kaj 
Esperantujon - al etaj Marjam kajAnastasija! 

Ĉu vi serĉas korespondamikon? 

Sendu cil Horespondci Servo Mondskolo jenajn detalo- 
jn: nomo, adreso, sekso, oĝo, profesio, geedza stato, 
kiom do korespondantoj vi deziros, en kiuj londoj koj pri 
kiuj temoj. Kunsendu 2 internaciajn respondkuponojn, 
aŭ, se ili ne estos aĉeteblaj en vio londo, neuziton poĝt- 
markon. KSM pludonos viojn informojn ol alia(j) kore- 
spondemuloĝ), kiu(j) konformas ol viaj deziroj. Vi 
ricevos rekton respondon. KSM estos servo de Uĉĥ. 
Skribu: Koresponda Servo Mondskala, 6.P. 6, FR-55000 
longeville-en-Barrois, Francio 


Kotiztabelo de UEA por 2007 


Lando/valuto 

MG 

MJ(-T) 

MA(-T) 

SA 

Kto 

sz 

Aŭstralio/dolaro 

15 

38 

95 

57 

34 

190 

Aŭstrio/eŭro 

9 

23 

57 

36 

22 

114 

Belgio/eŭro 

9 

23 

57 

36 

22 

114 

Brazilo/eŭro 

5 

12 

29 

17 

10 

58 

Britio/pundo 

6 

16 

39 

24 

15 

78 

Ĉeĥio/krono 

200 

490 

1220 

770 

460 

2440 

Danio/krono 

70 

170 

425 

270 

160 

850 

Estonio/eŭro 

5 

12 

31 

20 

12 

62 

Finnlando/eŭro 

9 

23 

57 

36 

22 

114 

Francio/eŭro 

9 

23 

57 

36 

22 

114 

Germanio/eŭro 

9 

23 

57 

36 

22 

114 

Greklando/eŭro 

9 

23 

57 

36 

22 

114 

Hispanio/eŭro 

9 

23 

57 

36 

22 

114 

Hungario/forinto 

1700 

4300 

10750 

6850 

4100 

21500 

Irlando/eŭro 

9 

23 

57 

36 

22 

114 

Islando/eŭro 

9 

23 

57 

34 

20 

114 

Israelo/eŭro 

7 

18 

45 

27 

16 

90 

Italio/eŭro 

9 

23 

57 

36 

22 

114 

Japanio/eno 

1400 

3400 

8500 

5100 

3000 

17000 

Kanado/dolaro 

14 

34 

86 

52 

31 

172 

Malto/eŭro 

6 

16 

39 

24 

15 

78 

Nederlando/eŭro 

9 

23 

57 

36 

22 

114 

Norvegio/krono 

75 

190 

470 

280 

170 

940 

Nov-Zelando/dolaro 18 

45 

112 

67 

40 

224 

Pollando/zloto 

20 

50 

122 

76 

46 

244 

Portugalio/eŭro 

9 

23 

57 

36 

22 

114 

Rusio/eŭro 

5 

12 

29 

17 

10 

58 

Slovakio/krono 

230 

570 

1425 

910 

550 

2850 

Svedio/krono 

80 

210 

530 

340 

200 

1060 

Svislando/franko 

14 

36 

90 

54 

32 

180 

Usono/dolaro 

11 

27 

67 

40 

24 

134 

TARIFO A/eŭro 

6 

16 

39 

23 

14 

78 

TARIFO B/eŭro 

5 

12 

29 

17 

10 

58 


ALIAJ LANDOJ: Luksemburgio laŭBelgio; San-Marino laŭ Italio; Kipro kaj Slovenio 
laŭ Malto; Liĥtenŝtejno laŭ Svislando; Bulgario, Latvio, Litovio kaj Rumanio laŭ 
Estonio. 

TARIFO A: Honkongo, Korea Respubliko, Singapuro, Sud-Afriko, Tajvano. 

TARIFO B: Ĉiuj ceteraj landoj ne jam menciitaj. 

MALLONGIGOJ: 

MG - Membro kun Gvidlibro 
MJ - Membro kun Jarlibro 

MJ-T - MJ malpli ol 30-jara (individua membro de TEJO; ricevas ankaŭ la revuon 
Kontakto kaj la bultenon TEJO tutmonde) 

MA - Membro-Abonanto (ricevas la Jarlibron kaj la revuon Esperanto) 

MA-T - MA malpli ol 30-jara (individua membro de TEJO; ricevas ankaŭ la revuon 
Kontakto kaj la bultenon TEJO tutmonde) 

SA - Simpla abono de revuo Esperanto sen membreco 
Kto - Simpla abono de revuo Kontakto 

SZ - Societo Zamenhof (subtena kotizo aldone al membrokotizo) 

PT - Patrono de TEJO: 3-oblo de MJ (ricevas Kontakto kaj TEJO Tutmonde) 

DM - Dumviva Membro: 25-oblo de MA (ricevas dumvive la samon kiel MA) 

DMJ - Dumiva Membro kun Jarlibro: 25-oble de MJ (ricevas dumvive la samon kiel 
MJ) 

Kiel individuaj membroj de TEJO (MJ-T aŭ MA-T) por 2006 estos registritaj tiuj indi- 
viduaj membroj de UEA, kiuj estos malpli ol 30-jaraj la lan de januaro 2006 (t. e. 
kiuj naskiĝis en 1976 aŭ poste). Ankaŭ Dumvivaj Membroj samtempe membras en 
TEJO, dum ili estas malpli ol 30-jaraj. 

Eblas aboni ankaŭ al TEJO tutmonde sen membreco en TEJO. La abonprezo estas 
duono de la MJ-kotizo por la koncerna lando. 

Oni povas pagi pere de la perantoj de UEA, aŭ rekte al UEA per ĝiro al ĝia banka 
aŭ poŝta konto, per ĉeko aŭ poŝtmandato, aŭ per kreditkarto. 


JUNA AMIKO - internacia e-revuo de ILEI por lernejanoj kaj 
komencantoj 

- aĝas 30 jarojn kaj aperas 3-foje jare (aprilo, septembro, decembro) 
sur po 52 plurkoloraj paĝoj kun plenkoloraj kovriloj; 

- havas kunlaborantojn el ĉiuj kvin kontinentoj; 

- rabato ĝis 50%! 

Karakterizas ĝin: 

modela sfilo kaj facila lingvafo (1500 vortradikoj sen glosoj), enhavo 
tre varia: rakontoj, fabeloj, raportoj, informoj, interesaĵoj, enigmoj, 
kvizoj, versaĵoj, ludoj, kantoj, humuro, lingvaj konsiloj, interkulturo, 
kuriozaĵoj, voĉo de legantoj k.a. kun multaj ilustraĵoj. 

JUNA AMIKO estas fonto de taŭgaj legaĝoj por komencantoj, fidinda 
helpilo por E-kursgvidantoj. 

Vizitu nian TTT-ejon: <www.junaamiko.inf.hu> aŭ en <www.lernu.net>! 


FfiRIĜU KONSCIfi SUBT6NĤNTO D€ T€JO! 
fariĝu patrono de T€JO 

Pcigcinte trioblon de vialanda MJ(-T)-kotizo vi 
ne nur subtenas la esperantistan junularon; 
de T0O vi ankaŭ ricevas: 

- revuon Kontrkto 

- bultenon TĉJO Tutmonde (oĥciala organo de 
T0O) 

- akcepton dum la ĉiujara Universala Kongreso 

- aliajn laŭokazajn servojn kaj publikigaĵojn 


. anflufeto/flratufe/informe _ 


numero 217 (2007:1) 








































Frangois Hounsounou, 
Benino 

La loĝantoj de la vilaĝo 
Aguidahoue organizis la 
tradician feston por 
renkonti la Novan Jaron 
2007. Matene la infanoj 
kaj la plen-kresk-uloj kan- 
tis, dancis kaj iradis tra la 
vilaĝo de domo al domo 
por esprimi sian ĝojon. 
Tag-meze en multaj familioj 
ĉiuj familianoj renkontiĝis 
ĉe la famili-estro por kune 
manĝi kaj trinki, kio ne 
estas kutima en la aliaj 
tagoj pro la afrikaj tradicioj. 
Ĉiuj manĝis per la manoj. 

Post-tag-meze eksonis 
la tradiciaj tamtamoj, kaj 
la homoj ekdancis. Por 
multaj dancoj estas nece- 
sa la granda forto, tial la 
ge-mal-jun-uloj ne tre volis 
danci. Ili trankvile sidis ĉe 
la tablo mal-antaŭ la dan- 
cantoj kaj kuraĝ-igis la 


junulojn. La homoj estis 
vestitaj per la tradicia 
vesto, nomata bohouba, 
kiun oni povas vidi sur la 
fotoj. 

Je la deksesa horo 
post-tag-meze okazis la 
pied-pilka ludo, aranĝita 
inter la vilaĝanoj kaj eks- 
vilaĝanoj, kiuj nun loĝas 
en la urbo. La vilaĝanoj 
venkis kaj ricevis la pre- 
mion. La vilaĝanoj ludis 
en la ruĝaj ĉemiz-etoj, kiuj 
estis donacitaj de unu el 
la politikistoj; la junuloj, 
kiuj loĝas urbe, havis blu- 
blankajn ĉemiz-etojn. La 
vilaĝanoj uzis la feston 
ankaŭ por solvi kelkajn 
problemojn kaj mal-pac- 
iĝojn kun la gejunuloj. 

Krom la nov-jar-festo en 
Benino ĉiu-jare la 1-an de 
aŭgusto okazas la festo 
de sen-depend-eco. La 
vilaĝanoj kun-labore kun 
la urb-estro organizas la 


pied-pilkajn ludojn inter la 
vilaĝanoj. Alia grava festo 
estas la festo de vuduo, 
kiu ĉiu-jare okazas la 10- 
an de januaro. Gi estas 
tre interesa por la sub- 
ten-antoj de vuduo en 
Benino. La ĉefaj aktiv-aĵoj 
de tiu festo okazas en 
Ouidah, kiu estas la fama 
turisma loko pri vuduo kaj 
sklaveco. 

En la sama vilaĝo la 
lingvo Esperanto estas 
akceptita por instru-ado 
en la baz-lern-ejo. Sed pro 
la manko de la instru-isto, 
kiu povus sen-page gvidi 
la kurson, la Esperanto- 


movado tie stumblis, sed 
ne mortis. La gepatroj kaj 
la lern-ej-estro volus re- 
aktiv-igi la tiean 
Esperanto-movadon. 

tamtamo - bat-muzik-ilo 
aŭgusto - la lasta monato 
de somero 

dependi (de iu) - ne esti 
plene libera; obei iun 
sendependeco - plena 
libereco de la lando 
vuduo - tradicia religio en 
Afriko 

januaro - la dua monato de 
vintro 

sklavo - la homo, kiu tute 
ne havas personan libere- 
con kaj povas fari nur tion, 
kion permesas lia mastro 
stumbli - preskaŭ fali pro 
mis-paŝo